Torino nokte. Fotisto: Michele D'Ottavio

Pri Italujo

Situo de Italujo en Eŭropo

Situo

Italujo estas lando en suda Eŭropo, najbaro de Francujo, Svislando, Aŭstrujo kaj Slovenujo. Ĝi estas membro de Eŭropa Unio ekde 1958 kaj apartenas al la Ŝengena zono. Kaze de dubo, kontrolu ĉe itala konsulejo aŭ ministrejo pri eksterlandaj aferoj de via lando, ĉu vi bezonas vizon por eniri Italujon.

Ĝeneralaj trajtoj

Italujo havas ĉirkaŭ 60 milionojn da loĝantoj, kaj grandas ĉirkaŭ 300-mil km². Ĝia ĉefurbo estas Romo.

Klimato

En Italujo regas ĉefe mediteranea klimato en areoj proksimaj de la marbordo, kaj pli malvarma klimato en montaraj areoj.
Somere en Torino la temperaturo varias kutime inter 16°C kaj 27°C, sed foje povos altiĝi ĝis 34°C.

Lingvoj

La oficiala lingvo estas la itala.

Mono

En Italujo oni uzas eŭrojn (EUR, €). Moneroj: 1, 2, 5, 10, 20, 50 cendoj; 1 kaj 2 euroj. Biletoj: 5, 10, 20, 50, 100, 200, 500 eŭroj. Biletoj pli grandaj ol 50 € estas malofte uzataj; povas esti, ke vendejo ne akceptos ilin, simple pro tio, ke ili ne havas sufiĉe da mono en la kaso por redoni al vi. Eblas ŝanĝi monon en flughavenoj, grandaj stacidomoj, bankoj kaj monŝanĝejoj. Preskaŭ ĉiuj vendejoj, restoracioj kaj hoteloj ebligas pagi per karto.

Loka horaro

En Italujo la horzono estas GMT+2. Tio estas UTC+1 vintre, UTC+2 somere.

Akvo

Kutime kranakvo en Italujo estas trinkebla, se oni ne atentigas pri la malo (netrinkebla akvo: “acqua non potabile“).
En vendejoj eblas aĉeti mineralan akvon sengasan (“naturale“) kaj gasan (“frizzante“).

Laborhoroj

Multaj vendejoj estas fermitaj sabate kaj dimanĉe, kaj dum la tagmanĝa paŭzo inter la 12:00 kaj la 15:00. Tamen grandaj superbazaroj estas kutime malfermitaj ĉiutage senpaŭze.

Telefonado

La internacia prefikso por telefoni al Italujo el eksterlando estas +39.

Elektro

La elektra tensio estas 230-volta. La elektraj kontaktiloj estas P10.

Telefonnumero por urĝa helpo

La urĝa telefonnumero (polico, fajrobrigado, medicina helpo) estas 112.