Torino nokte. Fotisto: Michele D'Ottavio

Bankedo

La bankedo okazos en la korto de la Reĝa Palaco, Palazzo Reale di Torino. Ĝi komenciĝos je la 19h30, sed ni varme invitas vin alveni jam je la 19h00 por la bonveniga aperitivo (trinkaĵoj kaj manĝetoj).

Prezo: 87€

MENUO 1
Antaŭpladoj: Legoma flano kun krema fromaĝo; folipasta korbeto kun ŝimfromaĝo [gorgonzola], piroj kaj juglandoj; miksosalato je piemonta maniero
Unua plado: Pastopoŝoj plenigitaj per borago kun herba saŭco
Dua plado: Lardumita fileo de bovido kun rustikaj bakitaj terpomoj
Deserto: Buneto [tipa piemonta dolĉaĵo] kun grajnerigitaj makaronoj kaj arbarfruktoj

MENUO 2 (taŭga por vegetaranoj)
Antaŭpladoj: Legoma flano kun krema fromaĝo; folipasta korbeto kun ŝimfromaĝo [gorgonzola], piroj kaj juglandoj; miksosalato je piemonta maniero
Unua plado: Pastopoŝoj plenigitaj per borago kun herba saŭco
Dua plado: Fabacaj buletoj kun garnaĵo
Deserto: Buneto [tipa piemonta dolĉaĵo] kun grajnerigitaj makaronoj kaj arbarfruktoj

TRINKAĴOJ
Akvo, piemontaj vinoj: ruĝa: Dolcetto, blanka: Roero Arneis, kafo