Datumprotektado

Tiu ĉi retejo strebas respekti kaj protekti la privatecon de la personaj datumoj de la vizitantoj laŭ ĉiuj aplikeblaj leĝoj.

En tiu ĉi paĝo, vi trovos klarigon pri kiel viaj informoj estas uzataj.

Se vi opinias, ke tiu ĉi retejo malrespektas leĝon pri datumprotektado aŭ vi havas ajnan plendon rilate al rajto je datuma privateco, vi estas bonvena kontakti nin per la subaj kontaktinformoj.

Divido de respondecoj

Itala Esperanto-Federacio (IEF) estas registrita morala institucio (DPR 28.6.1956, n. 1720 de Itala Respubliko), kun sidejo en Via Villoresi, 38 20143 Milano, Italio.

Edukado@Interreto (E@I) estas registrita neregistara civitana organizo (leĝo 83/1990 Zb., n. VVS/1-900/90-26994 de Slovaka Respubliko), kun sidejo en Víťazná 840/67A, 95804 Partizánske, Slovakio.

La domajnnomo esperanto.it, la tekstoj kaj la cetera enhavo de la retejo www.esperanto.it estas posedaĵoj de IEF, kiu ilin mastrumas kaj prirespondecas.

La servilo kiu servas la retejon www.esperanto.it kaj ties IP-adreso 78.46.77.167 estas posedaĵoj de E@I, kiu provizas interretan gastigadon kaj teknikan prizorgadon de la retejo, do respondecas pri la koncernaj flankoj.

Kuketoj

Tiu ĉi retejo konservas malgrandajn tekstajn dosierojn en la aparato de la vizitanto. Tia informero estas nomata kuketo.

Ni uzas kuketojn por ebligi al la retumilo memori en kiu lingvoversio la vizitanto deziras foliumi la retejon.

Tia ĉi kategorio de kuketo estas nepra por la normala funkciigado de la retejo.

Google Analytics

Por havi statistikon pri la nombro da vizitantoj, kiuj vizitas tiun ĉi retejon, ni uzas la eksteran servon Google Analytics.

Ni agordis la servon tiel, ke Google kolektu nur la minimumajn informojn, kiuj ebligas la kreadon de tia statistiko.

Tio signifas, ke la transdonataj datumoj estas anonimaj, kaj ne ebligas identigon (“profiling“) de la vizitanto. Tiel ni evitas transdoni personajn informojn pri la vizitanto al eksteraj firmaoj.

Kontaktoj

Vi povas kontakti nin al jenaj adresoj:

FEI