SEMINARIO PRI DIDAKTIKO

FEI organizas retan seminarion pri didaktiko de Esperanto; ĝi okazos pere de reta programo ZOOM (facile elŝutebla per komputilo, tabul-komputilo kaj poŝtelefono) la 10an kaj 11an de aprilo 2021 de la 15,30a ĝis la 18,30a.

Ne maltrafu la okazon partropeni senpage en la seminario gvidota de nia trejnita instruisto pri lingvopedagogio Patrick Morando.

Aliĝu tuj, oni akceptos nur la unuajn 25.

La programo inkluzivos teorian parton kaj praktikan ekzercadon. Ni havos la eblecon paroli pri historio de didaktiko, ekkoni la fundamentojn de diversaj instrumetodoj, amuziĝi kaj, laŭplaĉe,  sperti, en etoso de kuna lernado, praktikan instru-ekzercadon.

Por aliĝi, skribu al: paola.nigrelli@esperanto.torino.it

Vi ricevos detalan programon post la aliĝo

Kaptu la okazon, ni atendas vin!

La instru-komisiono de FEI

De 2021-04-10, 15:30 ĝis 2021-04-11, 18:30
pere de Zoom
FEI