Esperanto por lingva kaj interkultura kompetento

Dum la Itala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 24-a ĝis la 31-a de aŭgusto 2024 en Montecatini Terme, specialan seminarion pri la kongresa temo “Esperanto por lingva kaj interkultura kompetento” gvidos Duncan Charters kaj Ilona Koutny.

La seminario estas malferma al ĉiuj kongresanoj kaj tiuj, kiuj ĉeestos almenaŭ ¾ de la 12-hora seminario, ricevos ateston pri partopreno.

Tiu ĉi seminario estas parto de la projekto Erasmus+ KA1 ULTI – MONOBENEFICIARIO AZIONE CHIAVE 1 Progetti di mobilità nell’ambito dell’Educazione Degli Adulti Progetto 2023-1-IT02-KA122-ADU-000141218 — Skill Empowerment and International Mobility for Organisational Development de Itala Instituto de Esperanto. La projekto celas plifortigi la internacian moviĝeblecon kaj kreskigi la kapablojn de organizoj. Ĝi inkluzivas moviĝeblecon, interalie, por la du trejnontoj de tia evento.

Duncan Charters kaj Ilona Koutny estas eminentaj figuroj en siaj kampoj.

Duncan Charters, profesoro de fremdaj lingvoj ĉe la Kolegio Principia en Elsah (Ilinojso), estas prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde julio 2019.

Ilona Koutny, hungara lingvistino kaj esperantologo, fondis la Interlingvistikajn Studojn ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano kaj vivas en Pollando ekde 1997.

Tiu ĉi seminario estas grava ŝanco por plilongigi kaj profundigi niajn konojn pri la kulturo de lingva kaj interkultura kompetento, kaj ĝi aldonas valon al la diversaj spertoj de la partoprenantoj dum la Itala Kongreso de Esperanto. 

Aliĝo kaj pliaj informoj ĉe:

http:\kongreso.esperanto.it

la LKK

FEI