Esperanta lingvo en Basiliko de Sankta Maria la Granda en “Bergamo Alta”.

Bergamo, lando de Arlecchino (Arlekino) kaj Brighella (Brigela), estas tre bela urbo en norda Italujo.

La unua afero, kiu tuj evidentiĝas, kiam persono eniras en la urbon kaj rigardas supren al la nordo, estas la grandaj, neniam detruitaj, Veneciaj Muregoj, ĉirkuantaj Bergamo-n  Alta-n, kiu alte elstaras sur siaj sep montetoj.
Kiu ajn, vidante tiun spektaklon, tuj deziras viziti ĝin kaj rapide atingas la ŝnurfervojon, konstruita en 1887, la jaro de la Unua Libro. Jen ke la alvenanto troviĝas en la mezo de etaj mallarĝaj stratoj, kiuj trakuras la malnovan urbon. Ne estas necese koni la vojon, estas la homrivero mem, kiu, akompanas la vojaĝanton al la Malnova Placo, la placo en kiu la bergamanoj amas renkontiĝi. En tiu placo staras, inter la aliaj, vera juvelo, Baziliko Sankta Maria la Granda. Bezonas eniri por vidi ĝiajn belecojn kaj ĝui ĝiajn artaĵojn.

Tamen, la vera ĝojo estas kiam vi ekrimarkas, ke vi havas la eblecon frandi la informojn pri la verkoj per la Esperanta lingvo.

Jes ja tiel, en la Baziliko estas gvidilo, kiu esperante donas informojn per via poŝtelefono, kiam vi direktas ĝin al la artaĵoj, kies informojn vi deziras koni.

Jen la ligilo por gustumi la katedralon:

https://www.basilicadibergamo.it/VT/5/

La laboro de tradukado estis komisiita al Bergama Esperanto-Grupo de Fondazione MIA, bonfara fondaĵo fondita en 1265 kaj kiu okupiĝas pri la Baziliko de la jaro 1449-a.

FEI