Literaturan tradukkonkurson 2024

Itala Esperanto-Federacio organizas por la jaro 2024 literaturan tradukkonkurson de la itala al
Esperanto.
La konkurso konsistas el du branĉoj:
poezio: maksimuma longo ne fiksita;
prozo: (rakonto, novelo) maksimuma longo 10.000 tajperoj.

La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn por ĉiu branĉo.
La rezultoj estos anoncataj enkadre de la 90-a itala kongreso de Esperanto, en Montecatini Terme, dum specifa programero.
Ĉiu persono rajtas konkursi por ĉiu branĉo per maksimume du verkoj, kies tradukoj devas esti
neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp).
La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso en la sama branĉo dum la
sekvaj tri jaroj.
La konkursaĵojn, kune kun la originaloj, oni sendu al la sekretario, Norberto Saletti, prefere per
retmesaĝo, al la adreso concorso@esperanto.it indikante la branĉon, la elektitan pseŭdonimon
kaj la efektivan nomon kaj adreson. Se tio ne eblas, oni sendu ilin papere al la adreso
Federazione Esperantista Italiana, via Villoresi 38, 20143 Milano, Italia,
indikante sur la koverto “literatura konkurso” kaj enmetante la kontribuaĵo(j)n kaj la
originala(j)n tradukita(j)n verko(j)n sen ajna indiko kaj notante en aparta folio ĉiujn necesajn
indikojn kiel supre.

Premioj: la gajnintoj de la unua premio de la du branĉoj ricevos akvaforton originale verkitan
por la premio Zamenhof; por la aliaj la premio konsistos el esperantlingvaj libroj. La unua
premio en la branĉo “poezio” havas titolon “Gaudenzio Pisoni”; la unua premio en la branĉo
prozo havas titolon “Lina Gabrielli”. La disdono de la premioj okazos dum la koncerna kongresa
programero; se premiito ne ĉeestos ĝin, li estos kontaktata pri la livero.
Limdato por la sendado estas 31-a de majo 2024.
Juĝkomisiono: prezidanto: Laura Brazzabeni, sekretario: Norberto Saletti; por branĉo poezio:
Tiberio Madonna kaj Nicola Ruggiero por branĉo prozo: Carlo Minnaja kaj Valerio Dalla.

La sekretario informos ĝis la 1-a de aŭgusto la gajnintojn pri la premio.
La partoprenantoj cedas senpage al IEF por la unua jaro la rajton je unua publikigo.
Por pliaj informoj: concorso@esperanto.it
FEI, concorso, via Villoresi 38, 20143 Milano, Italia

FEI