IEJ – Itala Esperantista Junularo

Itala Esperantista Junularo (IEJ) estas asocio por junaj esperantistoj en Italujo. Ĝi celas disvastigi Esperanton tra la itala junularo, kaj plifaciligi kontaktojn kun esperantistoj el aliaj landoj.

Ĝi estas la junulara sekcio de Itala Esperanto-Federacio, kaj reprezentas Italujon en TEJO.

Ĉiujare ĝi okazigas la Internacian Junularan Festivalon. Kunlabore kun Itala Esperanto-Federacio, ĝi prizorgas la junularan programon dum Itala Kongreso de Esperanto.

Vizitu la retejon

FEI