{"id":34,"date":"2021-08-09T17:13:49","date_gmt":"2021-08-09T15:13:49","guid":{"rendered":"https:\/\/www.esperanto.it\/torino2023\/?page_id=34"},"modified":"2022-10-28T11:36:49","modified_gmt":"2022-10-28T09:36:49","slug":"pri-torino","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/www.esperanto.it\/torino2023\/pri-torino\/","title":{"rendered":"Pri Torino"},"content":{"rendered":"\n<p class=\"wp-block-paragraph\">La \u0109efurbo de la Alpoj<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Alte, super la dentopintoj de la Alpoj, nur la agloj rondflugantaj \u0109irka\u016d la montoj povas unurigarde admiri la suban regionon Piemonto kaj la dumiljaran Torinon, la unuan \u0109efurbon de Italio. Inter la elstaraj filoj de Piemonto tuj elstaras Giorgio Canuto, prezidinto de UEA kaj rektoro de la Universitato de Parma, kaj la tutplanede fama Umberto Eco.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Kiel naski\u011dis Torino? Komence, en la tiama kelta teritorio de Piemonto, Cezaro konstruis tradician kvadratforman tendaron por la travintrumado de la romiaj legioj. Dum la jarcentoj la tendaro fari\u011dis setlejo, poste urbeto, milionurbo, e\u016dropa industria centro kaj, kiel dirite, \u0109efurbo de la unuigita Italio en 1861. Vi, kongresano, trovos en Torino la arkeologiajn spurojn de \u0109iuj tiuj epokoj, ek de la A\u016dgustaj muregoj \u011dis la re\u011daj palacoj kaj la modernaj a\u016dtomobilaj uzinoj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">La tempoj evoluis, sed Torino restis fidela al sia romia origino, urboplane gardis la geometrion de iama legia kampadejo, \u0109ar \u0109iuj \u011diaj stratoj plue kuras rektlinie, sen kurboj, paralelaj unu al la alia. Unika detalo distingas \u011din de aliaj italaj urboj: la dekdukilometraj portikoj de \u0109iuj stratoj en la historia centro, \u015dirmantaj la promenantojn kontra\u016d suno, vento kaj pluvo, kaj permesantaj samtempe gapi anta\u016d la elegantaj montrofenestroj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Malanta\u016d tiuj montrofenestroj estas \u011duendaj la lastaj fantazioj de la modo, \u0109ar Torino ne forgesis ke \u011di rolis anka\u016d kiel \u0109efurbo de la modo, de la \u0109okolado, de la frua kinoarto (admirindas \u011dia centmetre alta kinomuzeo), de la a\u016dtomobilo, de la monda egiptologio kun la dua plej ri\u0109a praegipta muzeo en la mondo. Kaj e\u016dropa \u0109efurbo de la baroko en piemonta versio, pli austera ol la klasika. En la sporto \u0109iuj memoras la filmon de Clint Eastwood \u201eLa granda Torino\u201c.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"wp-block-paragraph\">Kio pri la Torina gastronomio? Alifoje ni rakontos pri \u011di. Venu, vidu, frandu.<\/p>\n\n\n\n\n<!-- iframe plugin v.6.0 wordpress.org\/plugins\/iframe\/ -->\n<iframe loading=\"lazy\" src=\"https:\/\/docs.google.com\/presentation\/d\/e\/2PACX-1vSuQcEwsx2U7xsrEYOpOKsY9tPt8woAo1TfHAAr7-HweL7xGPe_4pz5pdGT24s3bA\/embed?start=false&#038;loop=false&#038;delayms=60000\" frameborder=\"0\" width=\"640\" height=\"389\" allowfullscreen=\"true\" mozallowfullscreen=\"true\" webkitallowfullscreen=\"true\" scrolling=\"yes\" class=\"iframe-class\"><\/iframe>\n\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La \u0109efurbo de la Alpoj Alte, super la dentopintoj de la Alpoj, nur la agloj rondflugantaj \u0109irka\u016d la montoj povas unurigarde admiri la suban regionon Piemonto kaj la dumiljaran Torinon, la unuan \u0109efurbon de Italio. Inter la elstaraj filoj de Piemonto tuj elstaras Giorgio Canuto, prezidinto de UEA kaj rektoro de la Universitato de Parma, [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"class_list":["post-34","page","type-page","status-publish","hentry"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.it\/torino2023\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/34","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.it\/torino2023\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.it\/torino2023\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.it\/torino2023\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.esperanto.it\/torino2023\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=34"}],"version-history":[{"count":13,"href":"https:\/\/www.esperanto.it\/torino2023\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/34\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":260,"href":"https:\/\/www.esperanto.it\/torino2023\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/34\/revisions\/260"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.esperanto.it\/torino2023\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=34"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}