93° Congresso Italiano di Esperanto
La ttt-paĝo kaj aliĝilo por la itala kongreso de Esperanto 2027 estas preta. kongreso.esperanto.it
Aliĝu al la 93-a Itala Kongreso de Esperanto en Crema!
NE FORGESU: promocia periodo ĝis la 31-a de oktobro 2026!
Karaj esperantistoj kaj geamikoj de Esperanto, ni kore invitas vin al la 93-a Itala Kongreso de Esperanto, la jara renkontiĝo organizata de Itala Esperanto-Federacio (IEF).
Ĉi-jare ni kunvenos en Crema, ekde la 21-a ĝis la 28-a de aŭgusto 2027.
Tiu ĉi jaro estos vere speciala: Crema estas la naskiĝurbo de Daniele Marignoni, la unua esperantisto en Italio! Pro tio, la temo de nia kongreso estos: “El Crema al la mondo: 140 jaroj da dialogo kaj kulturo de paco, dank’ al Daniele Marignoni”
Atendas nin riĉa kongreso kun ĉiuj tipaj programeroj de nia tradicio kaj multaj okazoj por kunesti, lerni kaj amuziĝi.
Kio atendas vin dum la semajno:
- Seminarioj (ne nur pri la kongresa temo, sed ankaŭ pri didaktiko) gvidataj de fakuloj
- Prelegoj kaj diskutoj
- Kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj
- Ekzamenoj de Itala Instituto de Esperanto
- Libroservo kun novaj eldonaĵoj, prezentotaj dum la kongreso
- Koncertoj kaj teatraĵoj
- Ekskursoj por malkovri la mirindan kaj unikan ĉirkaŭaĵon
Aliĝu en la oficiala retejo: kongreso.esperanto.it
Restu agorditaj: baldaŭ ni sendos pliajn informojn kaj organizajn detalojn!
Ni tre emas ree brakumi vin kaj kune vivi neforgeseblan semajnon.