Forpasis Renato Corsetti, honora membro de IEF (1941-2025)
Itala Esperanto Federacio profunde bedaŭras informi, ke forpasis D-ro Renato Corsetti (naskiĝis la 29-an de marto 1941) la 1-an de februaro 2025, en la aĝo de 83 jaroj, en Londono. Li estis en IEF prezidanto, vicprezidanto kaj kasisto. Li estis ankaŭ prezidanto de UEA (2001-2007) kaj honora prezidanto de UEA kaj TEJO, fakte unu el la plej eminentaj figuroj en la esperantista movado, kaj en la itala kaj en la internacia, ekde siaj junaj ĝis siaj lastaj jaroj.