konkurso verda tiktokisto
Ĉi tiu konkurso planas eltrovi la plej lertan Tiktokiston kaj doni al ĝi la respondecon pri la nova Tiktoka kanalo de IEF
- Ĉi tiu konkurso planas eltrovi la plej lertan Tiktokiston kaj doni al ĝi la respondecon pri la nova Tiktoka kanalo de IEF
2. La konkurso estas malfermita al ĉiu ajn, kiu jam per sia partopreno sin deklaras preta akcepti la regulojn de tiu ĉi Regularo.
3. La konkursanto proponas tiktokajn ellaboraĵojn, ne jam publikigitaj, kun unu aŭ pluraj el jenaj ĉeloj:
Reliefigi la lingvan problemon
Informi pri Esperanto
Reklami pri Esperanto
Instrui erojn de Esperanto
4. La ellaboraĵoj kiujn oni prezentos devos ne esti jam aperintaj en aliaj kanaloj.
5. Ĉiu konkursanto rajtas proponi ĝis 5 ellaboraĵoj, nome ĝis 5 malsamaj titktokaĵoj.
6. Se la proponataj ellaboraĵoj konsistigas serion, ĝi rajtas escepte konsisti el ĝis 12 ellaboraĵoj, nome el ununura serio de ĝis 12 epizodoj.
7. La ellaboraĵoj devas alveni al la ret-adreso ttt@esperanto.it, kie la Komisiono menciita en punkto 13 ilin kontrolos enhave, tiel ke ili ne kontraŭu leĝojn nek devojn, kaj ilin senprokraste publikigos en la Tiktoka kanalo de IEF.
8. Rajtas gajni ĉi tiun konkurson ĉiu ellaboraĵo aŭ serio kiu sumas almenaŭ 5mil vidojn ene de 30 tagoj de la publikigo. Kaze de samnombraj rezultoj la Komisiono rajtas decidi per kvalitaj konsideroj.
9. Gajnos la konkursanto kiu, kadre de la kondiĉo difinita en punkto 8, sumis pli da vidoj.
10. La ellaboraĵoj alvenu ĝis la 28-a de septembro. Ili estos afiŝataj la 5an de oktobro en la nova Tiktoka kanalo de IEF. Premion la Estraro aljuĝos dum ZAT en Pisa la 17-an de novembro 2024-a.
11. La gajninto, krom ricevi la premiojn difinataj en la punkto 12, transprenos la respondecon de la Tiktoka kanalo de IEF, nome gvidi ĝin, kunordigi la laboron de la kunlaborantoj kiuj poste aliĝos aŭ estos aligitaj al ĝi, kaj zorgi la afiŝadon de minimume unu Tiktokaĵon semajne. Tiu respondeco daŭros la saman tempon de la nuna estraro, kaj sekve finiĝos la 31-an de decembro 2026 por lasi al la venonta estraro la tempon alpreni koncernajn decidojn. Je sia fino ĝi povas esti renovigita, eventuale kun modifitaj kondiĉoj.
12. Premio por la gajninto estas 50% rabato al sia tuta partopreno al la nacia kongreso de IEF dum la sekvanta jaro. La rabato rilatas kaj al la kongresa kotizo kaj al la tutsemajnaj loĝkostoj. Unu ekskurso en la ekskursa tago estos aldona senpaga premio. La premio povos esti nuligita de la Estraro de IEF se ĝi konstatos neplenumon de la respondeco indikita en la punkto 11.
13. La Komisiono konsistas el: Anna Carrera, Debora Rossetti, Giulia Costanzi.