La italaj esperantistoj firme kondamnas la uzon de forto por solvi la internaciajn kontrastojn. Ili estas, sentas sin proksimaj kaj angoroplenaj pro la ukrajnaj geamikoj trafitaj de la milito, kaj pro la rusaj geamikoj trafitaj de misinformado kaj propagando. Ili substrekas la gravecon de la utiligo de la lingvo Esperanto por la internacia komunikado inter popoloj, inter malsamlingvaj civitanoj, por paco kaj harmonio inter la nacioj. Rekta komunikado, ne filtrita, estas la sola antidoto kontraŭ antaŭjuĝoj, malamoj, perfortoj, militoj.

FEI