Raporto pri la 86-a Itala Kongreso de Esperanto
Kiel en ĉiuj aliaj okazoj, ankaŭ nun restas ioma maldolĉo kaj sopiro por la impresoj kaj emocioj ĵus travivitaj. Antaŭnelonge finiĝis en Triesto la itala Esperanto-kongreso de 2019.
La 258 partoprenintoj venis el ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio kaj Ocenaio. Ili renkontiĝis en la ĉefurbo de la itala landoparto Friuli Venezia-Giulia, por ankoraŭfoje ĝui la italan gastemecon, la belaĵojn historiajn-artajn kaj naturajn de nia lando kaj la varman akcepton de italaj esperantistoj.
Malproksimaj de la daŭra kaj intensa trafiko de la marbordo triesta, ni eniris pacan oazon en la vastaj kaj festaj salonoj de la hotelo “Savoia Excelsior Palace”, kiu gastigis dum unu semajno nian iniciaton.
Dimanĉe la 25-an de aŭgusto la kongreso esti oficiale inaŭgurita per filmita mesaĝo sendita de la membro de la nun finiĝanta Eŭropa Komisiono, la litova Vytenis Povilas Andriukaitis. Lia parolado en Esperanto temis ĉefe pri la lingvaj defioj, kiujn Eŭropo renkontos en la estonta tempo.
La sekvaj tagoj proponis tre riĉan programon. Krom la kutimaj Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresantoj, okazis seminario dediĉita al la problemoj de disvastigo de Esperanto en Eŭropo gvidita de la estraro de Eŭropa Esperanto-Unio kaj alia pri la personeco de Leonardo da Vinci, en la kadro de la festado de la 500-a datreveno de lia morto (1519).
Pluraj kontribuoj rerigardis la produktadon de ĉi tiu renesanca geniulo laŭ ŝanĝiĝanta perspektivo ĝuste por evidentigi la tutan riĉon kaj la malsimplecon de liaj pensoj, agadoj kaj atingitaj rezultoj en tiom da kampoj de la homa scio.
Okazis ankaŭ multnombraj prelegoj pri temoj centraj en la Esperanto-komunumo kiel la rilato inter la gepatra lingvo kaj duaj lingvoj kaj la delikata demando pri lingvo-demokratio.
En la programo, krome, estis libro-prezentado kaj disko-prezetado pri ĵus aperintaj verkoj, ekspozicio de aĉeteblaj libroj por lego-ŝatantoj kaj ekskursoj duontagaj aŭ tuttagaj al la plej fascinaj lokoj de tiu lando-parto.
Male dum la vesperoj oni ĉeestis koncertojn kaj teatraĵojn foje en tre sugestoplenaj lokoj kiel la kastelo de Triesto sur la pinto de monto apud la katedralo.
Do, ankaŭ ĉi-jare italaj kaj neitalaj esperantistoj havis la eblecon partopreni spertojn tre pozitivajn kaj pensojn pri la problemoj kaj la perspektivoj, kiuj ĉirkaŭas ilian komunumon, disiĝintan en la tuta mondo sed unuiĝinta pro komuna lingvo kaj pro la valoroj de amikeco, solidareco kaj respekto por aliaj, je kiuj konformiĝis ilia tuta historio jam pli ol centjara.