esperanta flago

Zamenhof-strato por Zamenhof-doktoro: pri la nomado en Esperanto

scritto da Renato CORSETTI, domenica 10/02/2013
pubblicato nella rivista n° 2/90 (marzo - aprile 2013), nella rubrica Diru tridek tri!
1. Enkonduko

Ne plu troveblas en Italujo la bele romantikaj lernolibroj, en kiuj la ĉaptireto pri tio, kion ni pritraktas nun, komenciĝis per la senmorta frazo "Dicesi complemento di denominazione, quello che...." [Oni nomas 'nomad-esprimo' tiun, kiu....]. Nun en tre granda gramatika lernolibro pri la itala1 oni limiĝas al ĉi tiu linio sub la ĝenerala pritraktado de la prepozicio "di": Denominazione: "la città di Trieste", "l'isola di Capri", "il mese di maggio", "il titolo di dottore" [la urbo Triesto, la insulo Kapri, la monato majo, la titolo doktoro]. Aliflanke en la itala la afero ne estas tiel simpla, ĉar oni diras "il dottor Rossi" kaj "il professor Verdi" sed ankaŭ "via Garibaldi" [doktoro Rosi, profesoro Verdi, strato Garibaldi]. Oni rakontas ke la diablo provis kompreni la distingojn inter "La stazione di Milano", "La stazione Milano centrale" kaj "La stazione Milano Centrale di Milano" [La stacidomo de/en Milano, La stacidomo Milano Ĉentrale, La stacidomo Milano Ĉentrale en Milano] kaj post sep jaroj rezignis kaj komencis lerni la sanskritan. Efektive ankaŭ mi ne vere scias kial oni diras "La città di Roma" sed "Il fiume Tevere" [La urbo Romo, La rivero Tevere] kaj tiel multe pli, ekzemple: "Il palazzo Garibaldi a Milano è da visitare." kaj "A Milano c'e' il palazzo di Garibaldi, che poi i figli hanno ristrutturato." [En Milano estas vizitinda la palaco Garibaldi, En Milano estas la palaco de/aparteninta al Garibaldi, kiun poste la gefiloj rearanĝis]. 

Almenaŭ en la latina la afero estis pli simpla kaj pli simila al Esperanto. Neniu vorteto estas inter la anonc-vortoj, ekzemple "urbo" kaj la vera nomo. La gramatika kazo estas la sama:

  • Urbs Roma est maxima. La urbo Romo estas tre granda.
  • Romani oppidum Alesiam oppugnabant. Romanoj batalis kontraŭ la urbo Alesia.
  • Filium nomen Fabium dat. Donas al sia filo la nomon Fabius/Fabjo.


2. En Esperanto

Bonŝance Esperanto estas simpla kaj aparta regulo pri nomado ne estas en la 16 reguloj. Zamenhof evidente taksis la aferon ankoraŭ pli simpla ol estas la cetera lingvo. Oni devas iri al la ekzercaro por trovi ion. Cetere, kiam vi estas laca pri la vivo kaj pri Esperanto, simple relegu la Fundamenton, kaj vi reakiros fidon en la vivo kaj en Esperanto. La sola legado deviga por esperantistoj estas tiu, sed paradokse la instruistoj provas teni ĝin tre kaŝita.

Ĉiuokaze en la ekzercaro ni trovas:

  • El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D.
  • La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. 

Tio sufiĉas por kompreni, ke en Esperanto la vera nomo sekvas senpere la vorton, kiu priskribas la homon. 

Saman regulon oni sekvas por ĉiuj aliaj okazoj de nomado per sistemo de anoncvorto kaj vera nomo.

La Plena Analiza Gramatiko2 prezentas la problemon en sia sekcio 132, al kiu ĝi donas la titolon "nominacio". Se vi volas pasigi viajn kristnaskajn feriojn provante kompreni tiun sekcion, simple eklegu ĝin. Se vi ne havas tiom da tempo, simple kredu min. En la fino ĝi konsilas diri: "La nove elpensita lingvo, kiu havas la nomon Esperanto. [Zamenhof]., "Ĉu vi vizitis la urbon Parizo?". Kiel vi rimarkas la vera nomo eĉ ne prenas la akuzativon. Ĝi estas nur dependaĵo de la anoncvorto. Komparu. "Mi konis Zamenhof-on" kaj "Mi konis doktoron Zamenhof.". Esence la PAG konsideras la anonc-vorton (urbo aŭ doktoro) kaj la veran nomon unu bloko, en kiu nur la unua povas iĝi akuzativa, se tio estas bezonata. Ĉiuj ceteraj paĝoj pri la temo klarigas la okazojn, en kiuj tiu bloko povas esti rompita (ekzemple: Mi vidis belan urbon, Romon.)

La nova kompleta gramatiko, kiu estas ankaŭ reta, kaj kies nomo estas "Plena .Manlibro de Esperanta Gramatiko" havas tutan ĉapitron pri nia temo3, kiun ĝi nomas "identiga priskribo", kaj kiun ni parte kopias ĉi-sube:

"O-vorta frazparto povas havi rektan priskribon, kiu montras la identecon de la afero, normale per ĝia propra nomo. Tia identiga priskribo staras ĉiam post sia ĉefvorto, kaj ne havu N-finaĵon aŭ rolvorteton:

  • Tio estis en la monato Majo.FA3.18 La monato nomiĝas “Majo”. Majo estas identiga priskribo de la vorto monato.

  • Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto.OV.238 Esperanto estas la propra nomo de la lingvo. Kvankam lingvon havas N-finaĵon, la identiga priskribo ne havu tiun finaĵon.

  • Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando.FA3.130

  • Ni vizitis la urbon Parizo.

  • La ĉefurbo de Britio estas Londono, sed ankaŭ en Kanado kaj Usono oni havas urbojn Londono.

  • La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj.FE.27

  • Tiu programero okazos en salono Zamenhof. La salono estas nomata “Zamenhof”.

Identigaj priskriboj ofte aperas post titoloj kaj similaj esprimoj:

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn.FE.18

  • En la sekvanta mateno patro Giuseppe eliris.FA1.141

  • Karlo vidis tie profesoron Paŭlo Jenkins.

Zamenhof iafoje tamen uzis N-finaĵon ĉe identigaj priskriboj, ĉar liatempe la reguloj ankoraŭ ne estis klaraj.

Ne uzu la rolvorteton de antaŭ identiga priskribo: *la urbo de Nov-Jorko*, *la ŝtato de Kalifornio*, *la popola respubliko de Ĉinio*. De en tiaj esprimoj povas nur montri apartenon: la urbo, kiu apartenas al Nov-Jorko, la ŝtato, kiu apartenas al Kalifornio.

De povas tamen esti tute korekta en iaj esprimoj, kiuj similas al identigaj priskriboj, sed kiuj vere montras apartenon:

  • Anglujo estas unu parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Norda Irlando. La reĝlando ne nomiĝas “Britujo kaj Norda Irlando”, sed konsistas el la du partoj Britujo kaj Norda Irlando."

Mi uzis longan citaĵon de PMEG sed iom simpligis ĝin, por ke ĝi estu tute klara. Nun la nomado en Esperanto ne plu devus prezenti misterojn por vi. Provu ekzerci vin per ĉi tiu frazo: Alaho vokis sian profeton Muhamado kaj diris al li, ke li iru al la urbo Madino kaj poste konkeru la urbon Makao.


3. Kaj tamen, kial la Zamenhof-strato?

Do, inter la strato Garibaldi kaj la strato Vittorio Emanuele devus esti la strato Zamenhof. Sed tre pli verŝajne vi trovos la Zamenhof-straton. La fakto estas, ke dum latinidlingvanoj eraras pri "La urbo de Parizo", germanoj pensas, ke ili rajtas erari pri formoj kiel "Zamenhof-strato". 


Kiel vi povas vidi la germana estas la germana kaj ĝiaj reguloj ebligas diri frazojn de la speco: "Inter la Garibaldi-strato kaj la Vittorio Emanuele-strato estas la Zamenhof-strato." Tiel komenciĝis la uzo de tiu esprimo "Zamenhof-strato", kiu kreskis kaj disvastiĝis, malgraŭ tio, ke ĝi kontraŭas la sistemon de nomesprimoj en Esperanto. Post la germanoj venis la anglalingvanoj, kiuj same estas ĝermanoj lingve, nur ke ili ne uzas longajn kunskribatajn vortojn. Ili, tamen, sekvas la saman sistemon. Ekzemple serĉu iomete en la reto kaj vi trovos la "https://getit.library.nyu.edu/resolve?&ctx_ver=Z39.88-2004&ctx_enc=info:ofi/enc:UTF-8&ctx_tim=2013-03-27T14%3A11%3A32IST&url_ver=Z39.88-2004&url_ctx_fmt=infofi/fmt:kev:mtx:ctx&rfr_id=info:sid/primo.exlibrisgroup.com:primo-nyu_aleph000965109&rft_val_fmt=info:ofi/fmt:kev:mtx:journal&rft.genre=journal&rft.jtitle=Georgia%20State%20University%20law%20review.&rft.btitle=&rft.aulast=&rft.aufirst=&rft.auinit=&rft.auinit1=&rft.auinitm=&rft.ausuffix=&rft.au=&rft.aucorp=&rft.volume=&rft.issue=&rft.part=&rft.quarter=&rft.ssn=&rft.spage=&rft.epage=&rft.pages=&rft.artnum=&rft.pub=Published%20by%20the%20students%20of%20the%20Georgia%20State%20University%20College%20of%20Law&rft.place=Atlanta%2C%20Ga.&rft.issn=8755-6847&rft.eissn=&rft.isbn=&rft.sici=&rft.coden=&rft_id=info:doi/&rft.object_id=&rft.primo=nyu_aleph000965109&rft.eisbn=&rft_dat=%3Cnyu_aleph%3E000965109%3C/nyu_aleph%3E&rft_id=info:oai/" target="_blank">Georgia State University law review", kiu en la itala estus la "Rivista giuridica della Università Statale della Georgia" kaj en Esperanto "Jura revuo de la Ŝtata Universitato de Georgio". Kiel vi vidas la ordo estas precize mala.

Tio klarigas la formojn kiel "Meksikurbo" aŭ "Ho Chi Minh urbo", kiuj simple kontraŭas la nomad-sistemon de Esperanto. Ne estas io alia por diri.

Kion fari? Verŝajne nenion. Simple ni legu la Fundamenton kaj imitu ĝin kaj diru al aliaj, ke iliaj nomproponoj en Espernato ne funkcias.

----------------------------

1Serianni, L. e Castelvechi, A. (2004), Grammatica Italiana, Torino: UTET, pag. 283.

2Kalocsay, K. kaj Warenghien, G. 1980, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, paĝ. 186.


Aggiungi il tuo commento:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Federazione Esperantista Italiana. Tutti i diritti riservati.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italia - telefono/fax: +39 02 58100857 - www.esperanto.it