bandiera italiana

Historio de Esperanto-muziko (4)

verkita de Floréal MARTORELL, je ĵaŭdo 02/09/2010
publikigita en la revuo n° 1/88 (gennaio - febbraio 2011), en la rubriko Kulturo

Kvara parto: valoro kaj estonteco de espomuziko


Espomuziko, vivanta espokulturfenomeno

Muziko estas unu el la plej efikaj rimedoj, ĉar ĝi situas en plej diversaj kampoj kaj aspektoj. Ĝi estas trafa pro la diversaj kanaloj, kiujn ĝi utiligas por disvastigado (koncertoj, revuoj, diskoj, kasedoj, vidbendoj, radiodissendoj, televiddissendoj, interreto, ktp.). Hodiaŭ, esporokmuziko estas aprezata de plej diversaj homoj, infanoj, gejunuloj, mezaĝuloj, kaj eĉ maljunuloj, kaj ofertas tiom varian diversecon de stiloj ke ĉiuj aĝgrupoj trovas kontentiĝon. Komencantoj pere de ĝi povas ekzerciĝi pri la prononcado kaj ritmo de la lingvo; praktikantoj plezure ĝuas la tekstojn kaj muzikon.

Unuvorte, esporokmuziko estas aktuala vivanta Esperanto-kulturo, kaj ĝi estas unu el la plej bonaj manieroj elmontri ke Esperanto estas lingvo uzata kiu havas sian propran identecon kaj kulturan vivon. Tio estas gravega bezono por la Esperanto-movado, sed malgraŭ ekzisto de kelkaj dekoj da artistoj kaj muzikgrupoj, ankoraŭ ne estas sufiĉe ampleksa la elekto. Gravegas ke pli kaj pli da artistoj kantu en Esperanto; multe pli da koncertoj ĉiustilaj devus okazi ĉie; multe pli ofte devus esti eldonitaj muzikaj produktoj por ke esperantistoj utiligu tiun vivantan kulturon por sia propra kulturiĝo sed ankaŭ por progresigi esperanton je ĉiuj niveloj de la ĉiutaga vivo.

Bedaŭrinde, ĝis nun tre malmultaj esperantistoj ekspluatas espomuzikon kiel aktiva komunikilo kaj varbilo. Espomuziko estas vere tre taŭga kaj trafa ilo por disvolviĝo de Esperanto kaj ĝia kulturo.


Bezono de kreado de strukturoj kaj reto por espomuzikkulturo

De la 5a ĝis la 9a de Julio 2000 okazis en Tuluzo la unua KAFE (Kultura- Arta Festivalo de Esperanto). Kaj du semajnojn poste okazis la 7a KEF por unua foje en Finnlando. Ankaŭ okaze de UK, IJK, IS kaj aliaj Esperanto aranĝoj, pluraj kulturaj spektakloj en Esperanto estas starigitaj; sed tamen, ĉio ĉi ne sufiĉas por vivtenigi, pli vigle stimuli kaj instigi espokulturon.

Naskiĝanta espomuzikkulturo bezonas organiziĝi kaj strukturiĝi en retojn por alfronti serene disvolviĝon. Tiuj retoj utilos ne nur por organizi koncertturneojn, sed ankaŭ varispecajn interŝanĝojn artajn (informojn, distribuadon, ideojn, radio-elsendojn, renkontiĝojn, festivalojn, ktp.). Rilatoj inter la diversaj espogrupoj, retoj, kaj artistoj ligos inter si pli viglan efikon en la organizado de la agadoj espokulturaj. Plej oportuna kampo por tiuj praktikoj estas la junularo.

Tio plivastigos la eblecojn por la bandoj koncerti, kaj ankaŭ disvendi siajn produktojn. Estas grave ke nunaj verkistoj kunlaboru kun artistoj por enmuzikigi tekstojn, poemojn, ktp... Ankaŭ artistoj kiuj papage pretas kanti espe devas trovi helpon por traduki kaj adapti tekstojn en Esperanton, pluraj artistoj esperantiĝis pere de tiu vojo...


Valoro de la espomuziko

Bedaŭrinde, ĝis nun espomuzikkulturo ne estis vere akceptata same kiel la naciaj. Espomuziko estas konsiderata kiel subkulturo ne grava kaj senvalora, kiun eĉ esperantistoj ne respektas.

Kiomfoje esporganizantoj senskrupule petas ke artistoj kaj bandoj venu ludi por iliaj aranĝoj senpage kaj kontraŭ apenaŭ la repago de vojaĝkostoj? Kiomfoje organizantoj organizas spektaklon sen zorgi pri la teknika flanko (sonsistemo, lumoj, ktp.)? Tio estas granda manko de respekto je la artistoj kaj je la publiko mem.

Hodiaŭ, pli kaj pli da bandoj ne plu volas prezentiĝi, prave, je tiaj kondiĉoj, ĉar plejofte la rezulto estas negativa, kaj forpuŝas la spektantojn, esperantistajn aŭ ne. La hodiaŭaj teknikoj evoluis tiom multe kaj ankaŭ multe malplikostas, ke ne plu tolereblas fuŝi koncerton aŭ produkton. La espomuzikbandoj pli kaj pli havas profesian kvaliton, kaj tio pliriĉigas kaj plialtigas la ĝeneralan nivelon de espomuziko. Esperantistoj alkutimiĝis al tro amatorecaj artistoj/kantistoj. Nuntempe evoluo de espomuziko atingis bonan ritmon, tiel ke prefere artisto ne kantu anstataŭ ol fari fuŝaĵon sed bedaŭrinde tio ankoraŭ tro ofte okazas en esperantujo. Antaŭ ĉio ni serĉu talenton tra la diverstilaj muzikoj de la plej subgrundaj ĝis la plej popŝlagrecaj.

Esperantistoj komencas vidi klare kio estas kvalita, talenta kaj ne. Oni devas strebi kaj klopodi plialtigon de la kvalito de espomuzikkulturo; tio etas bona por ĉio: por la lingvo, por la espomovado kaj por malfermiĝo al ne-Esperanto-publiko.

Tiuj faktoj influos la estonton de esperantomuziko, ĉar ili malfermos pli kaj pli espomuzikon al aliaj horizontoj. Neeviteble, la espomovado kreskos, kaj kun ĝi, ĝia muziko, kiu pli kaj pli estos akceptata de la neesperantistaro. Oni jam konstatas oftajn interkunlaboron inter neesperantaj organizoj kaj esperantistoj (individue aŭ grupe); tio estas la plej bona maniero enkonduki espomuzikkulturon ekster la esperantomondon.

Kiam Espo-artistoj/bandoj tutmonde famiĝos kaj disvendos centmilojn da diskoj, kiel Rolling Stones aŭ aliaj famegaj steluloj?

Tion fakte ni devus iam atingi; do ni strebu je tio! Ĉiukaze se tio devos alveni, tio venos dank' al arta kaj kultura valoroj de espomuziko kiun akceptos kaj agnoskos la neespista publiko. Sed dume gravegas ke esperantistaro subtenu, utiligu kaj disvastigu Esperanto- muzikkulturon. La estonto de espomuziko troviĝas laŭ tiu direkto.


Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it