bandiera italiana

Historio de Esperanto-muziko (3)

verkita de Floréal MARTORELL, je ĵaŭdo 02/09/2010
publikigita en la revuo n° 6/87 (novembre - dicembre 2010), en la rubriko Kulturo
Tria parto: en la nova jarmilo

Kiel ni povis jam vidi en la unuaj partoj de nia vojaĝo, Esperanto-rok-kulturo disvolviĝis plene en la 90-aj jaroj kun eksplodo de plej diversaj artistoj kaj bandoj. La eko de tiu dua jarmilo anoncas vere abundan kaj riĉoplenan muzikan periodon por Esperanto kaj el plej diversaj flankoj sentiĝas la muzika bolado... kiu premenpuŝas supren plurnombrecon da artistoj, da stiloj kaj ankaŭ kvaliton de ilia arto kaj eldonoj. En 5 jaroj aperis preskaŭ tiom da muzikproduktaĵoj kiom estis aperintaj en la 10 pasintaj jaroj! Kaj, paradokse, tiu eksplodo okazas ĝuste, kiam ekaperas krizo en la muzika mondo kaj en la muzika distribuado (disfalo de la vendoj en la muzika merkato pro ekonomia krizo kaj eksplodo de interreto kiu disponigas elŝuteblan muzikon senpagan).

Ni spektis en la jaro 2000 la aperon de la du lastaj diskoj de Kolekto 2000, eldonita de Vinilkosmo, kun la disko “Kia viv’” de Kore, franca bando kun la elstara kantisto Kris Spitzer, kaj la unua disko “Lingvo Intermonda” de Dolchamar elektronika pop hip-hopa bando el Finnlando.

La projekto de subgrunda muziko lanĉita antaŭ unu jaro aperas en la jaro 2000, plenumita dank’al la kunlaboro inter la brazila eldonejo La Blua Papilio kaj Vinilkosmo. La kompilo “Esperanto subgrunde” prezentas 31 titolojn de 15 diversaj bandoj punkaj kaj hardkoraj el Brazilo, Francio, Kanado kaj Ukrainio. Estis eĉ kunorganizita subgrunda festivalo en okupita ejo en Tuluzo por inaŭguri la aperon de la disko. Koncertis tie la tuluzaj bandoj kaj por la okazo venis el Brazilo Ĵulio Calegari, unu el la respondeculoj de La Blua Papilio kaj basisto de la bandoj Araukana kaj Averto al gepatroj.

Sekvas aliaj novaj bandoj, kiuj ankaŭ eldonas siajn unuajn diskojn: “Sojle de la klara temp’” de la barcelona popoltradicia bando Kaj Tiel Plu, kiu impresegis la publikon okaze de la Universala Kongreso en Montpellier en 1998, kaj “Brokantaĵoj” de Esperanto Desperado, fondita el la kuniĝo de la dano kaj eks-Amplifiki-ano Kim Henriksen kaj de la bosno Amir.

Kulmino en 2000 por Esperanto-muziko estis riĉoplenaj festivaloj, okazintaj KAFE en julio en Tuluzo (Okcitanio / suda Francio) kaj KEF en Aŭgusto en Helsinko (Finnlando). Tiuj du festivaloj donis la tonon kaj malfermis perspektivojn por la nova jarmilo...

Alia grava evento por Esperanto-muziko okazinta en junio 2001 estis la malfermo de la surbendigstudio de Vinilkosmo kiu donis la eblecon al la diskeldonejo eki propran produktadon.

Inaŭguris la studion la loka esperanta artisto JoMo per la surbendigo de la albumo “JoMo friponas!“; ĝi ankaŭ estis la preteksto por fari pompan inaŭguron kun invito de la lokaj esperantistoj, kiuj partoprenis en la registrado de pluraj titoloj (eĉ la infanoj kantis sub la gvido de JoMo).

Kelkajn monatojn poste, en la sama jaro, la fama franca artisto Morice Benin surbendigis en la studio de Vinilkosmo la albumon “In-Spir’”; temas pri elektitaj kaj tradukitaj kantoj komponitaj de la artisto mem kiujn li kantis papage.

Sed ne nur ĉe Vinilkosmo disvolviĝas projektoj: en 2001 en Brazilo, la Brazila Esperanto-Ligo eldonas diskon “Verdastelaj brazilaĵoj“de la nordorienta brazila kantisto el Fortalezo Tarcizo Lima, en Rusio naskiĝas dank’ al la gvido de Garik Kokolja kaj produktita de REU la rusa kolekto “Oraj kantoj” kun la apero de la du unuaj volumoj “Ni renkontiĝos“kaj “Amata lando“.
Estas aparte grave iom paroli pri tiu kolekto, ĉar la projekto estis tre originale lanĉita, kaj multajn rusojn povos tion atesti: estis lanĉita en la tuta lando enketo kaj baloto por ke ĉiuj esperantistoj en Rusio elektu la kantojn, kiujn ili ŝatus enmeti en tiun kolekton; gajnis tiuj famaj tendaraj kantoj el la sovetunia epoko.

Ŝajnas ke la elekto fariĝis ege sukcesa kaj vasta, ĉar la kolekto–projekto anonciĝis vere ampleksa kun 6 antaŭviditaj volumoj plenumitaj de la plej elstaraj aktualaj rusaj artistoj (gemuzikistoj, gekantistoj kaj bardoj).

En Francio, la Bretona Esperanto-Koruso, kiu naskiĝis dank’ al la esperantaj regionaj kursaroj kies pinto estas la somera staĝo de Pluezec, eldonis “Meven” sian duan diskon sub la gvido de Franjo Provost kaj de Manjo Clopeau.

Tjeri Faverial, eksmembro de La Kompanoj, memeldonas propran diskon “Duone“, surbendigitan en lia hejmstudio.

En Hispanio el Malago Solotronik (la avangarda elektronika soloartisto) memeldonas tutan kolekton da albumoj sur KD (memfarita laboro); temas pri reeldono de albumoj aperintaj sur kasedoj “Vulkano”, “Miraklo” kaj “Astral Egoency kaj pri du kompiloj, la unua prezentanta malnovajn muzikojn aperintaj sur vinilo kaj surkasedo “Kompilaĵo 1990 – 1995”, la dua neeldonitajn kaj remiksitajn titolojn “Kompilaĵo 1997 – 2001”. Li ankaŭ eldonas novan albumon “Iniciadogalileo”.

Persone de kelkaj jaroj prezentis du tipojn de spektakloj, montrante la du vizaĝojn de la bando, nome la elektran kaj la akustikan. En 2002 finfine la bando eldonis ĉe Vinilkosmo la albumon “Sen”, do preskaŭ senelektra albumo, plenumita per akustikaj instrumentoj.

En tiu jaro naskiĝas en Brazilo la unua volumo de Brazila kolekto, “Tom Jobim en Esperanto” produktita de Flavio Fonseca kun la kontribuo ankaŭ de Alejandro Cossavella el Argentino, kantisto-gitaristo de la rokbando La Porkoj. Tiu albumo malfermas kolekton kiu celas prezenti kantojn tradukitajn en Esperanto de famaj brazilaj artistoj (Tom Jobim, Caetano Veloso, Chico Buarque, Milton Nacimento, Gilberto Gil, ktp.).

Tuj post tiu albumo aperas ĉe BEL alia albumo de Flavio Fonseca, kiu kantas tekstojn verkitajn de Geraldo Matos (prezidanto de la Akademio de Esperanto); temas pri la albumo “Simbiozo”.

Ankaŭ la brazila Dĵ Roĝer el Sao Paulo aperigas memeldonitan KDon “Muziko Elektronika” kun propraj kaj tradukitaj kantoj de aktualaj elektronikaj muzikoj.

Sekvas la apero en Rusio de la 3a volumo de la kolekto Oraj Kantoj, La lingvo por ni”, kaj nova disko de la bardo Mikaelo Bronŝtejn, memeldonita: “Esperantujo mia”.

El Hungario eldonita de LF-Koop aperas la unua KD de Anjo Amika,Bela revo“ kiu miksas varieteajn kaj ŝlagrajn kantojn al pli religiaj.

En Germanio Denis Rock Tamba, afrikano de la ex-bando Afrika Espero, eldonis la kvintitolitan solo albumon surkasede ”Afrika Nokto“.

El Novzelando aperas nova artisto, Daphne Lawless, kun du titoloj sur ŝia dua KD eldonita ĉe eldonejo Random Static Release.

Fine de 2002 aperis la “Elektronika Kompilo” eldonita de Vinilkosmo post longega preparado... sed la oficiala apero estis anoncita en 2003... fakte la projekto naskiĝis dank’al la renkonto de Gunnar Fisher kaj Flo dum KEF 2000 en Helsinko. Gunnar fariĝis la arta reĝisoro de tiu projekto de kompilo de muzikoj elektronikaj el plej diversaj landoj kaj tendencoj (elektropopo, tekno, haŭzo, trenco, denco, drumenbaso kaj bigbito). En tiu disko aperis la plej avangardaj artistoj kaj Dĵ-oj de la epoko (Solotronik, Lunatiko, Dolchamar, Andreas Viklund, Dĵ Kunar, Magnus, Dĵ Roĝer’, Asorti, MHZ kaj Krio de Morto).

2003 estas denove abunda jaro kaj alportas el diversaj landoj diversajn muzikproduktaĵojn.

En Germanio el Hamburgo Ralph Glomp starigas propran diskeldonejon Nigra Kato kaj eldonas du diskojn “Ĵus per kares’“ kaj “Dum kristnaska tempo”, laŭ lia ŝatata stilo popŝlagra.

Nargis Mondjazib, profesia uzbeka kantistino, studis muzikon en la muzika lernejo de Samarkand; nun ŝi studas en Usono, sed intertempe ŝi jam komencis belan muzikan karieron kaj havis okazon koncerti en diversaj landoj (Kirgizio, Kazaĥio, Taĝikio, Hindio kaj Eŭropo). En februaro de la jaro 2003 Nargis eldonis du oktitolajn kodiskojn (“Protect Love”, “The Water of Life”) en kiuj aperas po du Esperanto-kantoj (“Piano en la nokto”, “Nia instruisto”, “Tuko”, “Somera mondo”, ĉi lasta de Ĵomart); ceteraj kantoj estas en la persa, uzbeka, rusa, taĝika, ktp..

El Pollando, Pendumito, anarkipunkkora bando de Lukaso Wrobel, memeldonis 6 titolan Kdon kun 2 titoloj en Esperanto (“Volupt’ de l’ dekadenco”, “Eterna vivo”).

El Japanio venas la “Kompilaĵo” de La Mevo sur KD, kiu enhavas la 3 albumoj de La Mevo aperintaj sur kasedo (“La Nomkarto” de 1986, “Bluo” de 1991, “Vizaĝoj” de 1993) kaj la remiksita titolo “Flava blankul’”, aperinta en la unua volumo de “Vinilkosmo-Kompil’“ en 1995.

El Rusio aperas la du sekvaj volumoj de la kolekto Oraj kantoj, “El malproksima helo” kaj “Mia nomo de gravas” (tiu ĉi lasta prezentas nur kantojn de Mikaelo Bronŝtejn), same kiel la nova disko de Ĵomart kaj Nataŝa, “Amu min” kaj de Elena Puĥova, “Akceptu, Mondo, nin amike!”.

La fino de la jaro alportas por la kristnaskaj festoj ankaŭ la duan diskon memeldonitan de la nederlanda korusa sepopo Akordo: la albumon Kristnaska kordo.

2004 estas unu el la plej produktivaj jaroj, ĉefe por Vinilkosmo: estis produktitaj kaj surbendigitaj en ĝia studio la albumo “Civilizacio”, de Strika Tango, la nova bando de Alejandro Cossavella el Argentino. La disko estis frukto de intensa internacia kunlaborado ebligita dank’al la evoluo de la modernaj komunik-rimedoj, nome Interreto kaj radio. Parto de la disko estis registrita en Buenos Aires kaj parto en Donneville kaj partoprenis en la surbendigo argentinaj muzikistoj, francaj kaj norvega. Estis tre forta sperto. La diskon eblis eldoni rapide dank’ al interreto kiu donis la eblon al la argentinanoj sekvi la faritan laboron tra la elsendoj en Tuluzo ĉe radio Suda Kanalo, arkivitaj de la radioarkivejo de Scott Redd en Nebrasko. Tio tute ne estintus pensebla 10 jarojn antaŭe!

Sekvis la dua albumo de Esperanto Desperado, “Hotel Desperado”, kiu ankaŭ estis granda aventuro: ĝi estis surbendigita en 3 aŭ 4 diversaj studioj en Kopenhago kaj ankaŭ parto de unu kanto por la voĉo de JoMo en Donneville kaj por tiu de Martin Wiese en Stokholmo...

Alia albumo kies surbendigo okazis en la studio de Vinilkosmo en 2003 aperis nur en 2004 pro atendo de la permesoj por 5 kantoj de famaj artistoj el Francio kaj Kanado, temas pri la albumo de Ĵak Le Puil,Mi estas” en kiu partoprenis ankaŭ JoMo kiel muzikisto (basgitaro, gitaro, piano, perkutiloj kaj aliaj instrumentoj).

La tuta bando Kaj Tiel Plu dum 3 semajnoj instaliĝis en Donneville por la surbendigo de ilia dua albumo “Plaĉas al mi” kaj vere estis ege plaĉa aventuro, unua semajno okazis en marto 2004 kaj la du restantaj en aŭgusto, tio aspektis kvazaŭ kataluna tendaro, kun ĉio, la muziko kaj la etoso... ankaŭ ne forgesabla sperto!

Fine la lasta albumo eldonita de Vinilkosmo fine de la jaro 2004, sed kiu “aperis oficiale” en la tuta komenco de 2005, estas tiu de Dolchamar,Rebela sono”.

Kompreneble ne nur Vinilkosmo eldonis Kdojn en 2004!

En Germanio la nova afrika bando de Denis Rock Tamba, La Rolls, memeldonas albumon “Sunradio”, Ralph Glomp novan albumon “Nokto iĝas tag’” kaj Jürgen Wulff la senstreĉigan muzik-albumon “La lumpiramido”, ĉiuj por la eldonejo Nigra Kato.

Kaj Stridel, kiu ludas en ĵaz-Esperanto triopo en Svedio, eldonas la Kdon “Jazsperanto”.

En Francio Tjeri Faverial eldonas sian duan albumon “La ŝosoj de l’utopi’“, kaj la bretona koruso Meven eldonas novan albumon pri maraj kantoj el la tuta mondo: “Ondumoj tra la mond’”.

El Frislando (Nederlando) Kajto eldonas la 5an albumon “Lokomotivo, rulu nun!“; en Rio de Ĵaneiro nova kantistino, Vera Jordan, aperigas “Esperanta voĉo” kun kantoj verkitaj de Sylla Chaves; kaj en Ukrainio aperas la unua volumo “Ukrainiaj kantoj” de la ĥora ensemblo Espero el Ukrainio sub la gvido de Mikaleo Linecki.

En 2005 post la apero de la disko “Rebelas sono”, Vinilkosmo enstudiigas JoMo por nova album- projekto kun Liberecanoj kaj la orienteŭropmuziktradicia bando Solniĉka, kiu dum pluraj monatoj de laboro produktas 24 titolan albumon “jOmO slavumas”, aperinta komence de la jaro 2006.

Alia projekto, kiu jam ekis antaŭ 3 jaroj, finfine aperas post somero 2006; temas pri albumo de la brazila bando SUPERNOVA, la unua KD ekstra eldonita de Vinilkosmo entenanta krom la 13 kanttitolojn, “Pasio en katen’”, unua videoklipo realigita profesie de brazila eldonejo Kosmuzik.

La somero 2006 kulturevente riĉas kaj ĉefe la nova orientiĝo de FESTO, kiu iom post iom transformiĝas en festivalo kun la kunlaboro de EUROKKA por eble transpreni la torĉon de KAFE. FESTO 2006 revelaciis novajn talentojn en Francio kun La Pafklik, pariza hiphopa bando, FAMo, kiu prezentis sian unua memproduktitan KD, kaj la sud-orient franca duopo de mondmuziko Duoble Unu, kiu tiam mem ek pensis produkti kaj eldoni sian albumon “Sen lim’ ĝis…”, kiu fine aperis preskaŭ nur 2 jarojn poste en marto 2008!

Dum aŭtuno 2006 Garik Kokolija en Rusio helpas en la eldono de la diskoj de Mikaelo Bronŝtejn, “Printempo Bluĵinsa”, kaj de Mikaelo Povorin, “Verula sezono” kaj “Revula sezono”.

En Stockholmo Karina, la filino de Ĵomart kaj Nataŝa, registras kaj eldonas kun akompano de siaj gepatroj limigitan kvanton de propra albumeto “Karina kantas por vi en Esperanto” okaze de la renkontoj IJF kaj UK (ambaŭ en Italio) kaj NR en Germanio.

Fine de 2006, Martin Wiese de Persone venas en la studion de Vinilkosmo por finregistri kaj miksi sian unuan soloalbumo “Pli ol nenio” (en kiu akompanas lin La Talpoj, el Stockholmo). La disko aperas en februaro 2007 kaj estas prezentita en lanĉfesto la 22an de marto 2007 en la kafejo Mazzika en Aspudden (Stockholmo).

En februaro 2007, Kore venas en la studio Vinilkosmo por registri la voĉojn de sian dua diskon kaj revenis por miksi ĝin fine de majo... la albumo “Tielas vivo” aperas meze de julio 2007 kaj estas prezentita oficiale en FESTO 2007, kvankam Kore ne ludis tie kaj estis anstataŭigita de la Frankfurta Inicialoj DC, kiu estis ĵus eldoninta la ok centimentran Kdisketon 5 titolan “OK”.

Samtempe kiel la apero de la disko de KORE Vinilkosmo ekdistribuis la diskon de la nova sveda bando el Härnösand La Perdita Generacio, kiu eldonis sian unuan veran albumon “Eksenlime” fine de 2006.

Komence de majo 2007, Jacques Yvart enstudiiĝis por 15 tagoj ĉe Vinilkosmo por surbendigi sian 26an diskon kaj duan albumon en Esperanto “Invito por vojaĝo”... komence de septembro 2007 li revenis por finregistri voĉojn kaj miksi, dum 12 pliaj tagoj, ĵus antaŭ lia turneo en Usono kaj Kanado. La albumo aperis fine de februaro 2008, sed la lanĉo de la disko estis prokrastita pro grava koroperacio de Jacques... oficiala apero de la disko okazis dum la disko-lanĉofesto en Dunkirko organizita de la Dunkirka Esperanto-klubo kune kun la kulturaj servoj de la urbodomo kaj Vinilkosmo la 19a de aprilo 2008.

En Majo 2008 La Perdita Generacio kaj Vinilkosmo lanĉas kunproduktan projekton por la dua albumo de la Sveda bando; post longega laboro kaj matrafo de la KEFeto okazinta la 12an de julio en Kopenhago finfine la disko “Eksplodigos vian domon” aperis la 5an de septembro por la Oranĝa Renkontiĝo (Oro) en Hernusando (norda Svedio) kaj sekve por pli internacia prezento ARKONES en Poznano, septembre 2008.

Vinilkosmo jam de pli ol unu jaro laboras ankaŭ pri la projekto de “Hiphopa kompilo” kaj jam alvenis plurajn interesajn kontribuojn de artistoj kiuj repas esperante, ekzemple Eterne Rima el Pollando, La Pafklik, Marteno Minich el Slovakio, Dolchamar el Finnlando, DĴ Roĝer kaj Antonio Moreira (TONE) el Brazilo, La Zinfonia el Ĉilio, Dĵ Kunar el Germanio, Arĝenta nubo el Suda Koreio, Musubana el Norvegio.

Afrikaj artistoj siaflanke ankaŭ provas per siaj rimedoj partopreni en la kultura vivo de Esperanto kiel ekzemple Denis Rock Tamba de la eks Rolls post reveno al Kongo post sia forpeliĝo el Germanio; sed ankaŭ estas Vigla Muziko, Théophile Mayoma-Diankembo, Rovema Amevor; ankaŭ la talenta Zhou Mack el Kongo, post multaj malfacilaj spertoj kaj travivaĵoj, sukcesis finfine starigi propran bandon Zhou Mack & la Fabo.


Lastatempe

Stefano Keller el Studo Pro en Svislando jam kunlabore kun artistoj el Madagaskaro (Ligilo) kaj Maŭriciaj Insuloj (Mariĵan’, Nigra por la vivo) sukcesis registri videofilmetojn de tiu mondoparto.

En Italio (Bologna) la acappella ensemblo Blue Penguin eldonis diskon kun tre sepciala interpretado de “La Espero”, mirigante la kongresistojn de UK en Florenco en 2006.


Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it