bandiera italiana

Historio de Esperanto-muziko (2)

verkita de Floréal MARTORELL, je ĵaŭdo 02/09/2010, en la rubriko Kulturo
Naskiĝo de esporokmuzika movado

En 1982 -83 la aŭtorkanta epoko transiris al la rokmuzika, kun la naskiĝo de la unua internacia Esperanto-rokbando Amplifiki, modlita en la kerno de junularaj espo-aranĝoj kiaj IS kaj IJK. Ilia unua kasedo, “Tute ne gravas”, aperis ĉe LF-Koop en 1987.

De tiam komenciĝas roka eksplodo en la junulara espomovado, kun apero en Berlino de La Mondanoj kun Aaron Koenig kaj Carsten Kintermann.

En orientaj landoj, malantaŭ la ferkurteno, ankaŭ la rokbando Team' laŭ instigoj de la juna kaj aktiva Stano Marĉek ekesperantiĝas kaj koncertas en esp-aranĝoj; viva koncertfragmento aperas sur la “Esperanta Songazeto N-ro 2” de LF-Koop en 1983.

En 1986, nova bando, Persone, naskiĝas okaze de la unua Kultura Esperanto-Festivalo en Svedio. Ili memproduktas unuan kasedon 62-minutan en 1987.

Esporok-koncertoj dum junularaj renkontiĝoj ekfloras kun Amplifiki, La Mondanoj, Persone en Berlino, Bonn ("Domo en Bonn"), Hungario, ktp.

En 1986, La Barbuloj, kantria papaga bando el Ĉeĥio, eldonas vinil-disketon 4titolan helpe de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj distribuita de Supraphon.

En Slovakio, la bando Team' tute profesiiĝis kaj furoras en diversaj konkursoj gajnante orajn najtingalojn, kaj en 1989, la bando aperigas kasedalbumon “Ora Team'” en Esperanto, ĉe LF-Koop; tiu sama kasedo aperas paralele en tiama Ĉeĥoslovakio en la tutnacia diskeldonejo neesperantista Opus.

ToBoCo, hungara marĝena folk-blus-bando kun la neforgesebla kantisto Balaĵ, prezentis sian unuan memproduktaĵon, la kasedon “La unua Frapo” dum IJK en Kerkrade en 1989.

Intertempe naskiĝis en Frislando (Nederlando) la profesia folkbando Kajto. Kajto alportis grandan revolucion en la espomuzikkulturon, ĉar en 1989 ili memproduktis per propra diskeldonejo la unuan KD-on (kompaktan diskon) iam aperinta en Esperantujo. Tiu kuraĝa iniciato lanĉis grandan instigon en la espokulturmedioj, kaj anoncis la finon de la kaseda epoko.

En tiu sama etosa periodo kreiĝis EUROKKA, Esperanto-Rok-Asocio, bazita en Donneville, ĉirkaŭurbo de Tuluzo en suda Francio. En 1990, EUROKKA lanĉis sian unuan produkton pere de sia ĵus-kreita diskeldonejo Vinilkosmo: temas pri kompil-disketo enhavanta 2 titolojn de Amplifiki kaj du aliajn de nova rokbando el Tuluzo, la Rozmariaj Beboj kies kantisto estas JoMo. Kelkajn semajnojn poste, EUROKKA eldonis sian unuan numeron de “Rok-gazet'”: revuo kies celo estas informi kaj kunordigi la disajn kontaktojn kaj muzikagadojn en la espomuzikmondo por instigi pli riĉigon kaj kreskigon de Esperanto-romuziko.


Disvolviĝo de esporokkulturo

La hodiaŭaj teknikoj evoluis tiom multe, kaj fariĝis ankaŭ tiom malplikostaj, ke ne plu tolereblas fuŝi koncerton aŭ produkton. La espomuzikbandoj pli kaj pli havas profesian kvaliton, kaj tio pliriĉigas kaj plialtigas la ĝeneralan nivelon de espomuziko.

La 90-aj jaroj alportis plej diversajn produktojn, ĉu kasedajn, ĉu kompaktdiskajn memproduktitajn aŭ ĉe diskeldonejoj, kiel ekzemple Aaron Koenig (“Brazilumas Esperante”, 1989), Amplifiki (Svedio, laŭ la periodoj), Solo el suda Hispanio, Amplifiki (kun nur svedoj), Persone el Svedio, Kajto el Nederlando, Flávio Fonseca el Brazilo, Ĵomart Amzejev kaj Nataŝa Gerlaĥ el Kazaĥio, La Mevo el Japanio, Tutmonda Muziko el Germanio, Vladimir Soroka/Andreo Berce el Ukrainio/Rusio, Akordo el Nederlando kaj JoMo el Tuluzo, Francio.

Ankaŭ tiuj jaroj vidis la muzikan kvaliton multe pliboniĝi, de amatoreco muzikgrupoj fariĝis kvazaŭ profesiuloj helpe de la novaj perfektigaj surbendigteknikoj, kiel oni povas konstati interalie en la lasta kasedalbumo de AmplifikiĈu ne?”.

Pluraj artistoj profesiaj interesiĝis pri la fenomeno de Esperanto-muziko, kiel Jacques Yvart, kiu finfine esperantistiĝis, Rainer Conrad (“Tutmonda Muziko”), aŭ Esperanto el Normandio en Francio, Rob de Nijs stelulo el Nederlando, Rondo bando el Litovio, Esperanto (“El Bosco”, Warner, Hispanio) kaj Ewe-Calyptus, kiu eldonis la KoDiskon “Unu voĉo” okaze de la UK en Adelaido en Aŭstralio, 1997.

En “Vinilkosmo-Kompil' Vol.1” kaj “Vinilkosmo-Kompil' Vol.2” aperis La Alburnoj (Les Ablettes), EV (krome, en unutitola KD), Tutti Frutti, Massilia Sound System, Rémy Walter (krome, en 4-titola remiksa KD), N.A.T., Fabulous Trobadors, Luanda Cozetti kaj aliaj, kaj ĉiuj kantis papage. Laste en tiu listo aldonendas Magnus el Svedio, kiu memeldonis sian KoDiskon kaj ankaŭ disponigas ĝin en siaj propraj TTT-paĝoj.

Ankaŭ aliaj bandoj famaj en grandaj komercaj diskeldonejoj elvokis esperanton uzante la nomon kiel titolo aŭ uzante esperantoklarigojn; tion faris ekzemple Elektric Music (Bartos, eks-Kraftwerk, Germanio), Shadowfax (Usono), Elvis Costello (Britio), Sonic Youth el Usono, Cólor Humano (Hispanio), Fabulous Trobadors el Tuluzo/Okcitanio, Freundeskreis (Amikaro) el Germanio, Esperanto el Kanado, Esperanto el Hispanio, Rick Braun (Usono) kaj Esperanto el Hindujo.

Ankaŭ grandaj steluloj, kiel Michael Jackson kaj Enrico Macias, anoncis ke ili intencas uzi Esperanton; tamen, same kiel la Beatles, nenion faris.

Esperantomuzik-kulturo, sekvis kun iom da malfruo la evoluon de la ĝenerala rokmovado, kaj nur de du aŭ tri jaroj ni povas konstati ke subgrundaj rokmuzikoj enpenetras ĝin. Unuaj pioniraj bandoj estis La Bleka Forfikulo kaj Siaj Orelboristoj, Piŝamandurjes (anarkopunkfolkbando el Katalunio, Hispanio) kaj Piĉismo (kaospunkkora bando el Ukrainio). Postsekvis bandoj kiaj Araŭkana kaj Averto al Gepatroj (hardkoro kaj grinckoro el Brazilo), Klingo (anarkipunko el Ukrainio), KRIO de MORTO el Pollando kaj Pendumito el Pollando.

En Aprilo 2000 aperis “Esperanto Subgrunde Kompil'”, prezentanta averaĝe 2 titolojn de 15 bandoj brumuzikaj, kuneldone inter La Blua Papilio (subgrunda eldonejo el Brazilo estrita de Ĵuljo Calegari) kaj Vinilkosmo.

En ĝi aperas esposubgrundaj bandoj, interalie la mitofama Piĉismo kaj aliaj bandoj, kiuj kantas papage, ĉefe el Brazilo kaj Francio, kiel ekzemple Traŝ-Bog.

Antaŭ kelkaj jaroj nova fenomeno estas la apero de espo-afrikmuzikaj bandoj, kiel FreeMagniZhou kaj Afrika Espero, ambaŭ aperintaj en “Vinilkosmo-Kompil' Vol.2”, Mayoama Diankembo, Vigla Muziko, ktp.

Eĉ Hip hopon (repo) eniris esperantujon, sed ankoraŭ tre malmulte, per la Flugantaj Bananoj (el Germanio), Dolchamar el Finnlando kaj Eterne Rima el Pollando.

Tekno-haŭzo kaj ĝangalmuzikoj ankoraŭ ne sukcesis firme enpenetri espokulturon, sed jam de jaroj Solo alportas al ĝi vere avangardan elektronikan muzikon.

Vinilkosmo lanĉis projekton (“Elektronika kompilo”) kunlabore kaj helpe de Gunnar Fischer kiel arta reĝisoro pri kompilaĵo de tiuspecaj muzikoj, ni diru elektronikaj (elektropopo, tekno, haŭzo, trenco, denco, drumenbaso, kaj bigbito), kiuj helpe de Interreto bone sukcesas disvastiĝi.

Plej lasta fenomeno estas la Dĵ-oj (diskĵokeoj) Kunar, Njoki, Roĝero, ktp... eĉ Flo! Kiuj dum ĉiuj gravaj espoaranĝoj dĵoumas; komence estis malfacile trovi taŭgajn espomuzikojn, sed de du jaroj, dank'al la lastaj eldonaĵoj, materialo en Esperanto por dancigi homoj en diskoteko estas alvenanta.

Jam estis diversaj provoj pri tutnokta espoteko far de Dĵ Flo! dum KEF kaj IF kaj de Dĵ Kunar dum IS, IJK kaj IJF; la rezultoj estis kontentigaj, kaj nun eblas tute komforte fari regulajn espotekojn dum espoaranĝojn dank'al plimultiĝo de tiaj dancigaj muzikoj en Esperanto kaj al alveno de novaj Dĵ-oj (kompreneble, "La Bambo" estas ankoraŭ grava simbolo kaj nepraĵo por espoteko).


Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it