bandiera italiana

Historio de Esperanto-muziko

verkita de Floréal MARTORELL, je ĵaŭdo 02/09/2010, en la rubriko Kulturo
Unua parto: historio kaj evoluo de espomuziko

Naskiĝperiodo

Ludoviko Lazaro Zamenhof kreis esperanton kaj de komence li tre atentis pri la sono kaj muziko de la lingvo, kiel oni povas konstati simple parolante kaj aŭskultante konversaciojn kaj prelegojn. Kun la naskiĝo de esperanto, tuj spontane aperis esperanto-kantoj. La unuaj spuroj de kantado en esperanto forportas nin je la 26a de oktobro 1896 en Smolensk (Rusio), kie okazis la unua diservo kun esperanto-kantoj, kiel raportite de la pastro Dambravskas.

Tre rapide kantamantoj kaj muzikemuloj volis provi la sonon de tiu nova lingvo internacia, tradukante kaj adaptante tekstojn. Zamenhof mem verkis poemojn, kiuj estis enmuzikigitaj, kiel ekzemple "La espero" (kiu fariĝis la esperanto-himno) kaj "La vojo".

Antaŭ kaj post la dua mondmilito teamo ĉirkaŭ Raymond Schwartz starigis kabaredon en Parizo kaj tie sin prezentis amaso da kanzonistoj pli malpli amatoraj. De tiuj epokoj ne postrestas multo sur diskoj, ĉar malmulto estis produktita, kaj nur kelkaj maljunaj esperantistoj-kolektistoj de raraĵoj konservas ĵaluze maloftajn specimenojn. Aliflanke pli facile haveblas en malnovaj bibliotekoj kantaroj enhavantaj ĉiuspecajn kantojn kun muziknotoj. Imagu: troveblas eĉ “Proletaria Kantaro” eldonita de SAT en 1924 kun plej revoluciaj kantoj.


Rompo de la 60-aj jaroj

La ŝanĝoj, kiujn la 60-aj jaroj alportis al la socio de la evoluinta mondoparto (Usono kaj Okcidenta Eŭropo), intime ligiĝas al la tiel nomata kulturfenomeno "aŭtorkanta": ĝenro de moderna muziko influita de Bob Dylan, Woody Guthrie, ktp... La kantistoj komponas, verkas, kaj kantas mem, akompanante sin per gitaro. La tekstoj estas aparte gravaj: ili esprimas socipolitikan engaĝiĝon. Kompreneble, tiu muzika movado influis ankaŭ la esperantan muzikkulturon; la moderna engaĝita kanto fariĝis grava parto de la originala muzika kulturo de esperanto. Precipe en kunteksto de ĉi tiu lingvo, ĝi estas transira fenomeno en la evoluo de klasika muziko al rokmuziko. La sukceso de tiu nova ĝenro en Esperantujo ligiĝis al la invento de kasedo-tekniko, kiu estis multe pli praktika ol disko, kaj kiun krome oni povis facile kaj pirate multobligi. Pionira en la evoluigo de la moderna engaĝita muziko en esperanto estis kolekto de tradukitaj kantoj (plejparte usondevenaj); ĝi aperis en 1967 kiel profesie eldonita disko kaj kasedo kun la nomo “Jen nia mondo” (kiu estis la titolo de unu el la kantoj de Woody Guthrie tradukita); ĝin kantas neesperantista profesia duopo el Nederlando, kiu sin nomis Duo Espera; la projekton gvidis Wouter Pilger, kiu prizorgis ankaŭ la tradukojn, lerte adaptante ilin por esperanto-publiko.

Kiel antaŭuloj de la nova ĝenro menciindas Ni kantu en Esperanto kun la titolo “La lingvo por ni”, unua eldono de la usona diskeldonejo ESP-Disk kreita de Bernard Stollman en 1963, kaj “Kantanta mia bird'”, aperinta en 1973, en kiu William Auld anticipis la engaĝiĝon por etnaj minoritatoj pere de tradukoj de popolkantoj el minoritataj kulturoj, kantataj de Margaret Hill. Similan rolon plenumis “Tra l' mondo” de Olivier Tzaut kun tradukoj de Claude Piron, aperinta en 1977 sur vinila diskego memeldonita.

En 1966 finna humurista kaj engaĝita fama kantisto Mauri Antero Numminen aperigis en sia albumo la esperantokanton "Kun mia virino en la parko de nia parlamento".


Abunda kased-produkta periodo

La jaro 1977 malfermis novan epokon kun apero de diskeldonejo La Nuova Frontiera (ĝi transformiĝis poste al Edistudio) en Italio, kiu eldonis la kasedojn “La vojo” de Ĝanfranko Molle kaj la sekvanta jaro “Danĝera ul'” de Ĵak Le Puil. En 1979 Edistudio aperigis la kasedojn “Horo da opozicio” de Ĝanfranko Molle kaj Ĝulio Cappa, “Venos liber’” de Marĉela Fasani, kaj “Kontakto” de Ĝanfranko. Renato Corsetti estis motoro de tiuj ĉi produktadoj kaj eldonoj de Edistudio de 1979 kaj 1980. Michela Lipari (tiama ĝenerala sekretario de UEA) komentis kiel pluraj projektoj kaj muzikprovoj okazis en sia propra tiama dormoĉambro...

Komence de 80-aj jaroj, jen la “Roma skolo-periodo”: novaj produktaĵoj aperas ĉe Edistudio kun denove Ĵak Le Puil (“Revenas mi”, “De Pont-Aven' al Varsovi'”), la kased-albumo “Baf ! kun Ĝanfranko, kaj Marĉela; Suzana, nova kantistino, aperas en Italio kun feminismaj kantoj (“Per nia nura vol'“).

LF-Koop samperiode eldonas la albumojn “La poezio de la patrolo” de Ĝanfranko Molle, “Karnavaleto” de Olivier Tzault, “Frandu Piron” kun tekstoj verkitaj de Johan Valano, kantitaj de Claude Piron, kaj “Invito al ĝojo” de Nikolin'.

Paralele, pli konformismaj kaj popecaj produktoj aperis kun la kasedoj “En fora lando” de Ramona van Dalsem (Nederlando) kaj “San Diego vokas min'” de Alberta Casey (Usono), por malplijuna kaj pruda esperantistaro.

Ankaŭ eblas trovi lirikaĵojn kaj kantproduktaĵojn en esperanto eldonitaj en Bulgario de la diskeldonejo Balkanton kun Ĵana Cikalova (“Bulgara Rozo”), Veselin Damjanov (“V. Damjanov kantas en esperanto”, “Jubilea koncerto”), kaj Miŝo Zdravev.

En aliaj registroj: “Imagu” de John Douglas eldonita de la Brita Esperanto-Asocio kun kanzonoj de J. Lennon, P. McCartney, Simon & Garfunkel, ktp., tradukitaj de W. Auld, Holmes kaj Rossetti; “Bestetoj, bestegoj kaj bestaĉoj” kaj “Kantas Brazilo” de Sylla Chaves kun Franka Fenati kaj aliaj kantistoj eldonita de Brazila Esperanto-Ligo; “Vi memoru pri ĝardenoj” de Jadwiga (Krakovo 87); kaj de Joëlle Rabu (el Kanado) surbendigitaj 4 titoloj sur la vinila disketo “Passport” en 1987. Intertempe, Max Roy Carrouges aperigas disketon “Esperanto” kaj kasedalbumon helpe de SAT-Amikaro ĉe Ecap International (Francio).

Novaj artistoj ankaŭ memeldonas: Feri Floro (Hungario) la kasedojn “Floreto” en 82 kaj “Du Kolombetoj” en 83 laŭ sudamerikaj inspiroj, Chantal (Israelo) la kasedon “Israelo kantas” en 82, Stephen Thompson el Britio jubilean programon sur albumo okaze de la Kultura Festo en Londono en julio 1987 (“Kanto por tuta la mond’” kaj alia “Kanto por kristnasko”), Roman Bura (Pollando) la kasedon “Jen la viv'“ ĉe studio Drubbel en Antwerpeno en 1987.

Ankaŭ en Azio aperas artistoj: Lin Fang en Ĉinio (kasedo, 1986, produktita en Ĉinio lige al la tiama UK en Pekino); la grupo Orkidoj en Japanio, kiu aperigas en 1986 kasedon “La granda kantado”, eldonita de la Nagoya Esperanto-centro; la kantistino TANAKA Akiko ankaŭ el Japanio, kiu kantas en la kasedo “Por marto”, eldonita de TEKo (Tokia Esperanto-Kooperativo) en 1987.

En Eŭropo pli poste kaj iom pli dise aperas ankoraŭ diversaj aliaj produktaĵoj: “Jula lando” (1988), “La esperanto-knabino” (89, longdaŭra vinila disketo), la vidbendo “Nur per la amo” (1989); kaj ankaŭ “Kiam Parizo estis Parizo ankaŭ por ni esperantistoj” (1989, muzika vidbendo), “Laŭ lula ondo” (1990), “Inter du amsezonoj” (93, KD), ĉiuj de Nikolin' ĉe LF-Koop. Georgo Handzlik (Pollando) aperigas memeldone kasedojn “Sur la placo de ĉiela pac'“ kaj samjare “Vivu esperantujo” ĉe Edistudio. Saskia Veen (harpistino) kaj Edward Hoepelman (tenoro) el Nederlando memeldonis en 1990 lirikan muzikkasedon kun tekstoj tradukitaj interalie de William Auld, Roger Bernard kaj Martin Haase.

Esperanto-Ligo Israela eldonis en 1993 la kasedon “Israelo ne ĉesas kanti”, kun interpretado de Tova Ben-Cvi. Anjo Amika (Hungario) aperigis ĉe Kadencia la kasedon “Por vidi la mondon” en 1992. El Rusio kun Mikaelo Bronŝtejn, “Rememoru kun Bruna ŝtono” ĉe Pigo-studio (1992 Stockholm), kaj Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ, la kazaĥia trubadorduopo, “Somera Mondo” (vinila disketo ĉe Melodia, en 1989).

Aperas ankaŭ pluraj amatoraj familiaj artistoj kiel Asorti el Litovio kaj Maria Nan, en kiu kantas kaj la gepatroj kaj la infanoj; ambaŭ eldonis plurajn kasedojn…

En pli klasika registro ni ne povas forgesi Helena Puhova (Rusio) aŭ la pianiston Aldo Fiorentin (Italio), kiuj ambaŭ ofte prezentiĝas en UK.

Kompreneble, mi ne povas fini tiun ĉi unuan parton sen mencii la agadon de MEL (Muzika Esperanto-Ligo) kaj de la Internacia ĥoro, kiu ĉiujare prezentiĝas en la Universala Kongreso sub estrado de profesoro Dimitar Terziev el Bulgario (eldono de la kasedo “Kuniĝu per nia kant'“).


Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it