bandiera italiana

Grupaj retejoj

verkita de Daniele BINAGHI, je merkredo 23/05/2007
publikigita en la revuo n° 4/38 (luglio - agosto 2007), en la rubriko Inform@diko

Post la vizito al nia asocia retejo, kaj memorante tion kion diris ĝia retejestro Gianfranco Molle, mi decidis turni mian atenton al la lokaj grupoj. Jam 16 havas retpaĝaron, kelkaj rekte ĉe la retejo de IEF kaj la plejmulto ekstere, kun ligilo en la naciaj paĝoj.

Retejoj malgrandaj estas ofte la laboro de volontulemulo, kiu sin dediĉas al ili dum kelkfoje ege laborema sed mallonga tempo. La rezulto estas, tro ofte, HTML paĝoj plenplenaj da vortoj, bildoj kaj aliaĵoj, sed la ĉefa problemo estas ke multaj el ili estas neaktualigitaj, ĉar post iom da tempo la volontulo malaperas aŭ sin turnas al aliaj farendaĵoj, kaj ĉio estas forgesita.

Krom tio, niaj lokaj paĝoj estas multfoje najvaj, plenplenaj da koloroj kiuj tute malhelpas la legadon, kaj bildoj moviĝantaj aŭ eĉ sonoj kiuj, nuntempe, neniu konsiderus taŭgaj por retejoj... tamen, ili tie restas, por la ĝojo (aŭ malĝojo) de la vizitantoj.

Aliaj problemoj estas, kutime:

- unulingveco, kiu interalie malhelpas vizitadon de niaj eksterlandaj samideanoj;

- misuzo de Unikodo por videbligi la ĉapelitajn literojn;

- kunapero de aliaj informoj/temoj, kiuj tute ne rilatas al Esperanto; kelkfoje, la retejo ne estas pri la klubo, sed nur parto donita al ĝi de privatulo aŭ alia asocio;

- eĉ la nomoj de la retejoj ne estas utilaj, ĉar ili ne sekvas regulon... se ili estus ĉiuj kiel, ekzemple, http://http://www.esperanto.it/gruponomo, certe ĝi utilus.

Do, ek!, ni vizitu ilin ĉiujn, por vidi kio bonas kaj kio malbonas.


http://www.esperanto.torino.it

Bone: klara grafiko, dulingva, kromaj informacioj pri ĵurnaloj kaj Torino, mapo kun posicio de la sidejo.

Malbone: tro da senutilaj moviĝantaj bildoj, vertikalaj flagoj, neniu ligilo al IEFa retejo, aktualigita je 2003.


http://digilander.libero.it/esperanto.pavia

Bone: bilingva, multe da artikoloj kaj ligiloj.

Malbone: muziko kiu reekas ĉiufoje ke oni vizitas la hejmpaĝon, malgranda uzo de Unikodo por ĉapelitaj literoj, aktualigita je 2002.


http://www.esperanto.it/trento Bone: multe da ligiloj, informacioj ĝisdatigitaj, paĝoj sufiĉe klaraj.

Malbone: ŝajne oni ne decidis ĉu uzi Unikodon aŭ ne, bildoj supreniras la tekstojn (en FireFox), lingvoj estas miksitaj sen klarigoj, ligilo al IEFa retejo malĝustas.


http://www.esperanto.it/vicenza

Bone: klara, esenca, bilingva, prezentas la urbon kaj iujn de la klubanoj.

Malbone: la paĝo agado ne estas aktualigita.


http://blog.ialweb.it/esperantotrieste/

Bone: proponas informojn pri agadoj kaj okazintaĵoj

Malbone: estas blogo kaj ne vera retejo, enhavas partojn en la angla.


http://digilander.iol.it/esperantovenezia

Bone: multaj ligiloj, menueroj por esperantistoj kaj por italoj, multaj novaĵoj, okazintaĵaj paĝoj tradukitaj en E-on.

Malbone: koloroj neharmoniigitaj, bildoj kiuj surhavas nelegeblajn skribaĵojn.


http://www.comune.bologna.it/iperbole/gesperbo

Bone: multe da informoj.

Malbone: ne tro aktualigita (ekzitas paĝoj kun eventoj de 2002!), esperantaj menueroj kiuj rilatas al itallingvaj paĝoj, preskaŭ malplena da bildoj kaj do iom ĥaosa.


http://www.esperanto-grupo.it/firenze/

Bone: esenca, sen bagatelaj kromaĵoj, multe da informoj.

Malbone: ununura paĝo, malĉeesto da bildoj aŭ ordo malfaciligas la trovadon de informoj, flagrantaj skribaĵoj.


http://digilander.iol.it/bonantagon (Massa)

Bone: bilingva (sed kun malsamaj enhavoj).

Malbone: praktike ne temas aŭ parolas pri la grupo.


http://www.esperanto-grupo.it/pistoja

Bone: klara, multaj ligiloj, ĝisdatigita.

Malbone: ligiloj al la lokaj grupoj estas malkorektaj (estus pli bone sendi rekten al la paĝoj de IEF pri la lokaj grupoj)


http://www.laverdapego.it (Ancona)

Bone: klara, multe da enhavoj, ĝisdatigita.

Malbone: koloroj absurdaj (verda sur verda estas nekredebla ideo!), nur en la itala.


http://www.yksi.org/~miklos/bari/

Bone: klaraj informoj.

Malbone: ne ekzistas sekcio en Esperanto, koloroj estas absurdaj, ligiloj mankas.

http://www.esperanto.it/roma

Bone: bela grafiko, klara, sen kromaĵoj, turismaj informacioj.

Malbone: ne tro aktualigita, unulingva, kontakteblecoj mankas.


http://www.esperanto.it/tuscolano

Bone: klara, esenca.

Malbone: ligiloj ŝanĝas la paĝon kiun vi estas vizitanta.


http://rej.cjb.net (Roma Esperanta Junularo)

Bone: multaj enhavoj.

Malbone: aktualigita je 2001 (!), paĝoj malplenaj (ringraziamenti, links), unulingva.


http://www.agimsito.it/pagdaif.htm (trapani)

Bone: teksta.

Malbone: iom ĥaosa, parto de retejo de asocioj, menuoj strangaj kaj ne ĉiam difinitaj.


Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it