bandiera italiana

IEJ.esperanto.it

verkita de Daniele BINAGHI, je mardo 25/09/2007
publikigita en la revuo n° 5/38 (settembre - ottobre 2007), en la rubriko Inform@diko

Post la plenkreskuloj, jen la gejunuloj: http://iej.esperanto.it/">http://iej.esperanto.it estas la oficiala retejo de la Itala Esperantista Junularo (IEJ). Ne parto de la IEFa retejo, kiel oni povus pensi vidante la retadreson, sed tute memstara retejo... fakte, ĝi eĉ gastas ĉe alia servilo. Kaj ĝia "sendependeco" evidentiĝas jam de la enira paĝo, kie oni trovas dulingvan prezentadon de la ĉefaj enhavoj. Klara, simpla hejmpaĝo, tute bona.

Kaj multe da informoj estas donitaj laŭ tiu dulingva sistemo, ebligante italparolantojn kaj esperantistojn ĝui ilin (ekzemple, la paĝo pri la IJF, Internacia Junulara Festivalo).

Sed... se ni iras sub la surfacon, ni trovas ke ne ĉio perfektas: ofte paĝoj havas nur la italan version (kelkfoje, kiel okazas kun la sekcio Arkivo, la esperantaj ligiloj kondukas al itala versio), kaj multaj eĉ estas ankoraŭ preparotaj (aŭ "en preparo", kiel oni skribas en la retejo).

Kelkaj aspektoj de la retejo estas tamen interesaj kaj, certe, konsiderindaj: ekzemple, oni aldonis paĝon kun la DOH ("demandoj ofte havitaj", angle FAQ); tie oni donas klarigojn pri "la mondo de Esperanto (lingvo, kulturo, kiel ĝin lerni...)". La demandoj, kaj iliaj respondoj, estas interesaj, sed malmultaj: ŝajne, oni ne pasas tro da tempo ĝisdatigante la paĝon (aŭ, eble, oni ne plu ricevis aljan demandojn...).

Alia iama servo estis tiu de la forumo, kie oni povis facile pridiskuti argumentojn. Bedaŭrinde, pro sekurecaj kialoj oni decidis fermi ĝin, kaj ek de tiam klakante la bildeton oni atingas malplenegan paĝon kiu nur informas pri la fermado. Verdire, oni provis remalfermi ĝin (aŭ, almenaŭ, la parton kiu rilatas al KIREK) ĉe la retejo oficiala de TEJO, sed tiu forumo estas tute malplena, do ŝajne oni ne uzas tiun servon (ĉu oni varbadis pri tiu servo estas tute alia demando...).

Kaj, parolante pri KIREK... en la TTT-paĝoj de IEJ troviĝas ankaŭ la ĉefa enirejo al la KomputIl-Reta Esperanto-Kurso (pri kiu ni jam parolis): simpla paĝo prezentas ĝin kaj donas la eblecon inskribiĝi.


Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it