bandiera italiana

Metalmuzika surprizo

verkita de Daniele BINAGHI, je vendredo 21/11/2008

Mi renkontis lin la unuan fojon dum la pasinta IJK, en Szombathely (Hungario): longhara, maldika, sed sen ĉiuj tiuj simboloj kiujn mi atendus ĉe "diabla" muzikisto. Marco Turco, juna drumisto de la grupoj Atreides kaj AnimaeVector (du grupoj, ĉar "la unua estas pli klasikstila, malmolroka, dume la dua estas pli simfonia, kun aldona uzo de klavaro kaj pli ekstrema voĉo"), estis tie por disdoni senpage prezentan kompaktdiskon kun kelkaj kanzonoj de la du muzikgrupoj. Kutimo, en Esperantujo. Nekutima estis la stilo: metala muziko.

Aŭskultante la kompaktdiskon, kune kun aliaj kongresanoj en aŭtobuso dum ekskurso, ni trovis kelkajn erojn kiuj ne malplaĉis al ni, kaj eĉ kelkajn kiuj plaĉis sufiĉe kaj kiujn ni laŭte kriadis. "Nekredeble", mi tuj pensis: "temas pri metala, diabla, malbenita muziko... Tamen..."

Do, mi plu esploris. Jen la rezulto.

DB: Marco, kial plaĉas metala muziko?

MT: Ĉar ĝi malmultege evoluas, kaj neniam sekvas modojn: tiu kiu iĝas komerca, fakte, malproksimiĝas de la vera spirito de tia muziko.

DB: Kaj kial ĝi malplaĉas?

MT: Ĉar ĝi estas ĝenanta... ne tuj komprenebla! Kaj jes, ĝi estas brua: vi ne povas aŭskulti ĝin mallaŭte. Sed, imagu, kelkaj el tiaj muzikeroj bone utilas por forigi kapdoloron!

DB: Laŭta, do. Sed tiu facile rimarkeblis. Kiuj aliaj estas la trajtoj de metala muziko?

MT: Ĝi abunde uzas imagipovon, kaj en muzikoj kaj en tekstoj. Kaj petas de vi imagkapablon: metalmuzikon oni aŭskultas pli bone rekte ĉe la scenejo, aŭ sole, sen alio kiu povus perturbi vian atenton. Eble vi ne kredus tion, sed temas pri soleca muziko, kaj ĝia "ĥaoso" estas nur ŝelo ĉirkaŭ pli profundaj enhavoj.

DB: Kaj kiel okazis ke paca kaj milda internacia lingvo renkontiĝis kun ĥaosa muzikstilo?

MT: Danke al mia koramikino, Francesca. Ŝi tradukis kanton por mi, kiel donaco por mia naskiĝdatreveno: ŝi diris ke laŭ ŝi ĝi bone sonas, aldonante ke, pere de Esperanto, nia muziko povus pli disvastiĝi. Ŝi pravis, kompreneble, pri ambaŭ asertoj. Tamen, konvinki miajn kungrupanojn ke la afero ne estas sensenca estis la plej malfacila parto.

DB: Ha, ĉu ne la traduka parto?

MT: Ne, tiu iris tute glite. Esence, mi bezonis konvinki la kantistojn, ĉar muzikon ni jam havis. Kaj kiam ili estis provludintaj la tekstojn, ili konsentis ke ili funkcias kaj ni rapide kunmetis la kompaktdiskon.

DB: La kompaktdisko, jes. Estas io kiun mi ne komprenas: laŭ via antaŭa aserto, metalmuzikŝatantoj estas solemuloj... do, kial vi pretigis kompaktdiskon por disdonado en la larĝa mondo de Esperantujo?

MT: Ĉar ni ŝatas nian muzikon, do ni deziras disvastigi ĝin. Kaj Francesca kaj mi deziris fakte fari eksperimenton, nome kunigi ion kiu ne estas por homamasoj kun io kiu estas por amasoj de homoj... kaj, ŝajne, tio bone funkciis: la

kompaktdiskoj elĉerpiĝis, kaj Eurokka jam kontaktis nin proponante partoprenon en pezmetala albumo.

DB: Ĉu vi havis malfacilaĵojn dum la tradukado?

MT: Nur dum la elekto de la kantoj: ne indas traduki tekston se oni ne povas fakte aŭdi ĝin, kaj en multaj kantoj metalaj voĉo kaj muziko ne estas tiel klaraj kaj rekoneblaj kiel ni bezonis (oni fakte krias...); do, ni elektis pli facilaŭskulteblajn kantojn, signifajn laŭ la melodio, pli facile memoreblajn, malpli "frapitajn". La rezulto tute bonis, ŝajne.

DB: Do, rakontu ion pri la kantoj esperantigitaj, bonvolu.

MT: "Ŝanĝo Alvenos", de Atreides, estas unu el la pli epopeaj kaj malhelaj de la grupo; la teksto parolas pri ŝanĝoj, redemptiĝo kaj serĉo por... venĝo (ĝi fakte inspiriĝas el la komiksa ĉefverko de Alan Moore, "V kiel Venĝo"). En "L'Antaŭtago" (la unua kanto tradukita de Francesca), ni malkovras la pensojn de Ikaro, la tago antaŭ la eliro el la labirinto; nia Ikaro bone scias ke li estas pereonta dum la flugado, tamen "Se fiaskos mi, se mortos mi - mi vere mortos libere / Se falos mi, mi falos de pli alte ol iam vi iros".

Per "Sur brumoj de mia vivo" ni venas al la repertuaro de Animae Vector: la teksto estas sufiĉe malgaja, daŭre parolas pli deziro flugi sed... pli mistike, sonĝe, por disiĝi de la teraj brumoj kaj atingi la lumon kiu videblas super la nuboj, kie anĝeloj vivas. "Nigraj Kandeloj Dancas" estas serĉo por naturamo en medio (arbaro mortanta kaj putranta) kiu tute ne estas bela; el la 4 kantoj, ĝi estas tiu kun pli "malĝentila" voĉa linio: ni flankigis la ĉefan voĉon, melodian, per dua, flustra; kaj, meze de la kanto, ritmo abrupte ŝanĝiĝas kaj la tuto fariĝas pli metala, kun soloj evidentigitaj.

DB: Por fini, Marco, ĉu eblus ke vi listigu dek fundamentajn albumojn por tiuj kiuj deziras alproksimiĝi al pezmetala muziko?

MT: 10? Nur 10? Ĉu oni ne povus 100?

DB: Nnne, mi timas ke ne estus sufiĉe da spaco en nia revuo...

MT: Estas ege malfacile: metalmuziko havas pli ol sepcent mil malsimilaj stiloj, kaj mi ilin ĉiujn aŭskultas; tiel filozofie mi adoras tian muzikon, ke ne facile povus elĉerpi tiel malgranda selektaĵo... ni provu:

  1. JUDAS PRIEST - Screaming for Vengeance (unua difino de la PezMetala Muziko)
  2. IRON MAIDEN - The Number of the Beast (temas pri ILI)
  3. MANOWAR - Into Glory Ride (ĉar estas nenio alia tiel epopea)
  4. SLAYER - Reign in Blood (ĉar estas nenio alia tiel malĝentila)
  5. DARK TRANQUILLITY - The Gallery (senprecedenca sovaĝeco kunigita kun mirinda melodio)
  6. DARKTHRONE - A Blaze in the Northern Sky (la malbono fariĝis sono)
  7. DEATH - Symbolic (perfekta tekniko, perfekta stilo, vera genio)
  8. METALLICA - Master of Puppets (tiu ĉi kd faris historion, kaj kialo ekzistas: estas senlima)
  9. NEVERMORE - Dead Heart in a Dead World (ili kapablis fari tion kion ili volis per la muzikstilo)
  10. HELLOWEEN - Keeper of the Seven Keys 2 (la normo de la Potenca Metalmuziko)

Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it