bandiera italiana

Nova klavarilo por Vindozaj esperantistoj

verkita de Daniele BINAGHI, je vendredo 01/04/2011

En pasinta artikolo ni prezentis al la esperantistaj uzantoj de Vindozo specialan programeton, EK, kiu permesas entajpi supersignitajn literojn eĉ se oni ne havas ilin en sia klavaro.

Nun ni volas sugesti la uzon de pli nova klavarilo, TAJPI, kiu havas la saman simplecon de EK, sed aldonas iujn pluajn funkciojn kaj ankaŭ kongruas kun Vindozo 2000, Vista kaj 7 (atentu: ne subtenas Win9x, ME aŭ NT).

Instalado estas ege rapida kaj senfuŝa: simple elŝutu la lastan version el http://zz9pza.ath.cx/tajpi/Index.html kaj alklaku la bildeton de la dosiero… kaj jen!

Dankon al Manuel Giorgini por atentigi nin pri tiu ĉi novaĵo.


Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it