bandiera italiana

E-ludoj

verkita de Daniele BINAGHI, je merkredo 10/11/2010
publikigita en la revuo n° 6/87 (novembre - dicembre 2010), en la rubriko Inform@diko

Laŭ Vikipedio, "ludoj estas homa agado por amuziĝo en kiu unu aŭ pli da partoprenantoj sekvas aron da reguloj, normale kontraŭ aliaj ludantoj, en konkurso". Laŭ ni, pli simple, ludoj estas io, kio helpas preterpasi iom da tempo amuziĝante, solaj aŭ kun geamikoj. Interreto estas unu el la medioj per kiuj ludoj pli facile disvastiĝas, kaj certe donas eblecon kunludi kun homoj, kiuj loĝas ege for de ni. Do, ĉi-foje ni vizitos ludejojn kaj ludujojn, esperante ke la malstreĉa paŭzo ne forprenos vian atenton de la aliaj pli lertaj kaj gravaj sekcioj de tiu ĉi revuo...


Komence, iom da teorio...

Dankemaj al la reta enciklopedio, ni komencu per ĝi: ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Portalo:Ludoj oni trovas simplan tamen utilan enkondukon al la luda mondo. Precipe, en ĝi troveblas priskriboj kaj kelkfoje instrukcioj pri multtipaj ludoj, de tre antikvaj kiel Goo kaj Mankalo ĝis la plej modernaj videoludoj.


...kaj, poste, multe da praktiko

Ĉe http://brainking.com/ eblas ludi popularajn tabulludojn kun ĉiu ajn en la mondo; la paĝaro subtenas grandan diversecon de klasikaj, modernaj kaj eĉ de uzantoj inventitaj tabulludoj; la paĝaro estas multlingva, kaj eblas aktivigi la esperantan version klakante la verdan flageton ĉe la dekstra flanko de la ekrano. La rusa Miĥail Povorin, jam konata en Esperantujo kiel barda kantisto, kolektis en sia retejo ĉe http://mpovorin.narod.ru/ludoj/ludoj.html pli ol 70 ludoj, kun interesaj kaj foje amuzaj priskriboj - zorgu, ekzemple, pri la ludoj distingitaj per injektilo, kiuj ŝajne estas "ege dormigaj" -. Kaj multaj aliaj ludoj faritaj per "Flash" troveblas ĉe http://www.pepere.org/ekbrilo-ludoj_25/, kelkaj de profesiaj programistoj kaj multaj de neprofesiuloj, uzantoj de la retejo. Tiuj ĉe http://www.ludanto.org/, kolektitaj de György Dénes, estas pli simplaj, faritaj per Ĝavoskripto, tamen estas akompanataj de regularoj kaj, ofte, de rakontoj pri ilia historio (kelkfoje, legenda).


Famaj ludoj

Esperantistoj famas kiel tradukistoj, do kompreneble ili esperantigis multajn famajn ludojn. Por gajni je http://krucenigmoj.tripod.com/pendumito.htm, ekzemple, oni devas diveni nomon de frukto elektante literojn, senerare, ĉar ĉiu eraro alproksimigos nin al morto (virtuala) per pendigo; eĉ pli interese, oni donas instrukciojn por krei sian propran pendigludon, pri ĉiu ajn argumento. La fama informadikisto Reinhard Foessmeier kreis Ŝiparestro, en kiu oni devas dronigi la ŝipojn kiujn kontraŭulo metis en sia maro; la ludo troveblas ĉe http://www.foessmeier.name/reinhard/primi/lit/apl/sxipar/. Damludantoj trovos “panon por siaj dentoj” ĉe http://www.ludanto.org/pri_damludoj/, paĝo farita de Steve MacGregor kaj donanta informojn pri la komunaj ĝeneralaj kaj naciaj malsamaj reguloj. Kaj ŝakistoj povos lerni la ĉinan varianton - plej vigla ol la okcidenta, kun kanonoj kaj elefantoj - ĉe http://kisa.ca/shako/china.html. Finfine, ni ne povus forgesi unu el la plej famaj vidludoj en la mondo, kies esperanta versio troveblas ĉe http://sites.google.com/site/ikojba/pacmanio: Pac-Man; bonvolu helpi la flavulon manĝi la fantomojn!


Ludoj, kiuj instruas

Krom traduki, esperantistoj ŝatas instrui; do, ne mirigas ke multaj ludoj ekzistas por instrui aŭ ekzerciĝi esperantlingve... Litere en Esperanto, ĉe http://esperanto.com/content/litere-en-esperanto, defias vin trovi vortojn en kvadrato plenplena da literoj; dum http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/litertriso/ estas varianto de la fama Tetris, en kiu oni devas formi vortojn per liter-brikoj kiuj falas de la supro kaj rapide amasiĝas. Dezirante ludi per anagramoj, oni povas uzi la paĝon http://www.argilo.net/anagramoj por krei novajn; kaj krucenigmoj facilas uzante la ilojn disponigitaj de Jan Mulder kaj Klivo ĉe http://krucenigmoj.tripod.com/. Amuza ludo troviĝas ĉe http://purl.oclc.org/net/klivo/chapelludo: oni devas meti ĉapelon sur ĉiun literon kiu bezonas supersignon, elektante el vico de internaciaj ĉapeletoj. Tamen la plej bone farita ludo estas sendube Skrablo, en kiu per tegoletoj reprezentantaj literojn de diversaj valoroj estas farataj sur la tabulo vortoj, kiuj estas interligendaj kiel ĉe krucvortenigmo; eblas ĝin ludi kontraŭ aliaj homoj, kaj eĉ ekzistas diskutlisto por la ludantoj, ĉe la retejo http://skrablo.ikso.net/.


Longdaŭraj ludoj

Almenaŭ du ludoj, kiuj petas multe da tempo por esti ludataj, menciindas: http://jcst.tripod.com/Diplomatio/, en kiu oni rolas unu de la egaj potencoj de Eŭropo dum 1901 ĝis 1914, negociante kun / mensogante al / kaĵolante / minacante / persvadante la aliajn ludantojn; do, tre bona ekzercado en la uzado de la lingvo. Kaj http://samopiniuloj.esperanto-jeunes.org/index.php, ege simpla ludo sed interesa ĉar temas pri kunludado kun multaj homoj: ĉiutage aperas nova vorto kaj oni devas trovi ok vortojn, kiuj rilatas al tiu vorto sed kiuj ne enhavas saman radikon.


...kaj, finfine, deserto

Deserto alvenas je la fino, kutime. Do, jen http://esperanto.com/content/poma-kuko-por-halovino, kie oni devas savi pomajn kukojn eĉ se ne plu estas Halovino; sukcesan kaj amuzan ludadon, do!


Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it