bandiera italiana

Vikipedio

verkita de Daniele BINAGHI, je sabato 22/11/2008
publikigita en la revuo n° 6/85 (novembre - dicembre 2009), en la rubriko Inform@diko

Vikipedio (esperantigo de la angla vorto Wikipedia, kunfando de la havaja vorto 'wiki' = rapide kaj de la angla 'encyclop(a)edia' = enciklopedio) estas interreta, plurlingva enciklopedio kun enhavo laŭ la koncepto de libera scio. Ĝin verkadas volontuloj kunlabore – ĉiu homo kun aliro al la interreto rajtas ŝanĝi la enhavon de preskaŭ ĉiu artikolo. Tamen oni ne rajtas fari ion ajn, sed devas sekvi al certaj reguloj. La plej gravaj estas konformo al enciklopedieco, neŭtraleco kaj respekto.

La projekto komenciĝis je 15-a de januaro 2001, kaj nun ĝi estas administrita de la senprofitcela Fondaĵo Vikimedio. Vikipedio ekzistas en pli ol 260 lingvo-versioj. La esperanta versio enhavas nun pli ol 107000 artikolojn, kaj la itala jam 516000. Ekde sia fondiĝo Vikipedio daŭre pli populariĝis, kaj ĝia sukceso instigis fondon de pluraj frataj projektoj.

Dum la lastaj tagoj, artikolo pri la lingvo Esperanto eniris la montrofenestron de la itala vikipedio. Tiu estis vere granda sukceso, laŭ la vortoj de unu el la kunlaborantoj, Francesco Costanzo: “aperigi artikolon en la montrofenestron signifas verki eron kiu respektas la regulajn indikojn de Vikipedio kaj kiu estos juĝita de aliaj uzantoj; ĝuste pro tio ĝi devas havi enciklopedian stilon, esti kiel eble plej multe neŭtralan, kaj referenci al fontoj kiuj certigas ke tio kio estas skribita ne estas invento de la aŭtoro; krom tio, kompreneble, la enhavo devas estis interesa por la leganto. Dum ĝi estos en la montrofenestro, la artikolo aperos en la ĉefpaĝo de Wikipedia (rotacie kun aliaj artikoloj)”. Kaj tio estos kompreneble bonega reklamo por Esperanto.

Sed ĉu estas tiel facile produkti bonan artikolon? Pri la reguloj

Francesco jam diris. Sed kelkfoje oni forgesas ilin, dum entuziasmaj sesioj de kontribuado, kaj poste naskiĝas problemoj, kiel dum ĉi-jara somero; rakontas Fabio Bettani, estrarano IEJ kaj ties respondeculo por Wikipedia: "dum tiu periodo, kreiĝis konstanta grupo da kontribuantoj, kiuj komencis produkti multajn erojn por vikipedio; tamen, post kelka tempo, aperis ankaŭ duboj pri enciklopedieco de tiuj eroj, precipe de tiuj rilatantaj la lokajn grupojn. Tio kiu devus aperi en tiaj artikoloj estas, ekzemple, historiaj detalaj informoj, laŭeble konfirmitaj de ekstermovadaj libraj kaj enciklopediaj fontoj, raportoj pri agadoj kiuj konektis la grupon kun la loka kultura vivo, kaj fotoj de eventoj kiuj atingis larĝan eĥon ĉe la amasmedioj kaj la publiko; kontraŭe, ni havis malmultajn kaj malprecizajn historiajn informojn, ofte senfontajn, raportoj pri malgrandegaj eventoj kiuj tute ne estis konataj ekster la movado, kaj fotojn kiuj ege plaĉis al la ĉeestantoj sed neniam aperis ĉe iu ajn amaskomunikilo. De tie, recenzistoj iris ankaŭ al aliaj artikoloj, kiel tiuj pri la naciaj renkontiĝoj (IJF kaj Itala Kongreso, ekzemple), kaj ankaŭ tie evidentiĝis ke informoj ne estis prezentitaj sufiĉe bone por montri sian enciklopediecon. Okazis voĉdonadoj, dum kiuj longtempaj kontribuantoj al Vikipedio rajtas juĝi ĉu forigi aŭ ne artikolojn, kaj bonŝance ni kapablis savi multajn el ili, sed estis bezonata granda laboro".

Ĉio ĉi kompreneble ne estas inviton por ne plu kontribui al Vikipedio; kontraŭe! Sufiĉus ke “la lokaj grupoj kreu siajn proprajn artikolojn en Vikipedio, kolektante sufiĉe grandan kvanton da informoj antaŭ verki la artikolon. Kaj fotoj estas ankaŭ akceptitaj, kondiĉe ke la aŭtoroj mem enmetu ilin en la retejo aŭ ke ili donu sian rajtigon por publika uzado”.

Kiel dirite, jam ekzistis bonegaj artikoloj: “Kvalito de ili estas sufiĉe bona”, diras Francesco; “ekzemple, ekzistas altkvalitaj raportoj pri rilatoj inter Esperanto kaj EU, aŭ la Eklezio, aŭ artikoloj kiuj estis tradukitaj de aliaj lingvoj (vidu sube por kelkaj sugestoj). Certe, kelkaj artikoloj estis forigitaj, sed laŭ mi kelkfoje estis iom tro da zorgemo dum la elekta fazo”. Sed multaj aliaj estas plibonigeblaj, kaj tiu estas bona maniero por komenci: ĉiu ajn, laŭ siaj konoj kaj interesoj, povus kontroli la artikolojn kaj, eventuale, aldoni aŭ korekti ion. Alia granda kontribua kampo estas tiu de artikoloj pri historio de esperantismo, kaj pri pioniroj kaj ĉefroluloj de la esperantista movado en la pasinteco: ĉiuj kiuj posedas fidindajn fontojn pri tio povus aldoni utilegajn informojn kune kun la oportuna bibliografia citaĵo.

La vikipedia sistemo permesas facile aldoni tekston, kaj ĉiu ajn kiu legos ĝin povos samfacile korekti ĝin; ĉiuj ŝanĝoj estos konservitaj, do eĉ se iu eraro okazas oni simple povas reveni al la antaŭa versio. Jen kelkaj konsiloj:

  • artikolo havu minimume tri kompletajn frazojn, du ligilojn al aliaj artikoloj, unu kategorion, unu intervikian ligilon (se eble);

  • la unua frazo ĉiam estu kompleta frazo kaj enhavu la plej esenca(j)n informo(j)n por enkonduki en la temon;

  • transpreno de informoj el fremdaj tekstoj okazas aŭ kiel citaĵo kun fontindiko aŭ en redono per propraj vortoj

  • laŭeble, artikolo enhavu almenaŭ unu bildon, piednoton kun fontindiko, verkon sub "Literaturo" kaj eksteran ligilon.

Tamen, por ke la malkutimo uzi teknologion ne estu malhelpo, Fabio (kontaktebla ĉe fabio.bettani@esperanto.) pretas helpi por la publikigo de materialo, kondiĉe ke ĝi estu jam verkita en enciklopedia formo kaj ke la aldonaj fotoj havu priskribojn kaj la nepran indikon “mi jam parolis kun la aŭtoro de la foto, kaj li pretas doni ĝin por publika uzo”.

Kelkaj vortoj, finfine, pri la esperantlingva vikipedio: tie, ĉiuj eroj estas utilaj, eĉ tiuj pri geografio aŭ personaj interesoj kaj fakoj (astronomo povus kontribui pri steloj kaj planedoj, beletra instruisto povus skribi pri italliteraturaj roluloj ktp). “Vikipedio estas grava ponto inter la esperantista komunumo kaj la ekstera mondo”, diras Fabio; “ĝi estas la plej granda libro verkita tute en Esperanto, libere legebla de ĉiu ajn, kaj do estas nia intereso igi ĝin pli bela, pli ampleksa, pli fidinda, pli kolora kaj riĉa je fotoj. Kiel komenci? Tutsimple: kontrolu ke la artikolo pri via loĝloko diru ion pli ol «XXX estas komunumo en Italio», kaj vi tuj malkovros novan mondon!”


Ĉefaj ligiloj:

http://it.wikipedia.org (enirejo de la itallingva vikipedio)

http://it.wikipedia.org/wiki/Progetto:Esperanto (Projekto Esperanto: ejo por kunigo de laboroj rilate al la argumento Esperanto)

http://it.wikipedia.org/wiki/Portale:Esperanto (Portale Esperanto: montrofenestro pri Esperanto

http://eo.wikipedia.org (enirejo de la esperantlingva vikipedio)


Artikoloj vizitindaj (por uzi kiel modeloj):

http://it.wikipedia.org/wiki/Storia_dell%27esperanto

http://it.wikipedia.org/wiki/Esperanto_ed_Unione_Europea

http://it.wikipedia.org/wiki/Esperanto_e_Chiesa_cattolica

http://it.wikipedia.org/wiki/Esperanto_e_Organizzazione_delle_Nazioni_Unite

http://it.wikipedia.org/wiki/Film_in_esperanto

http://it.wikipedia.org/wiki/Movimento_esperantista_in_Italia


Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it