bandiera italiana

Ne nur Pasporta Servo

verkita de Daniele BINAGHI, je merkredo 15/07/2009
publikigita en la revuo n° 4/86 (luglio - agosto 2009), en la rubriko Vojaĝoj

Somero jam someras, vojaĝemuloj vojaĝas, kaj Pasporta Servo, 2ª versio, ankoraŭ ne pretas... Damne! Mi intencis komencis tiel, tamen post nova kontrolo mi rimarkis ke Pasporta Servo interrete jam funkcias... Des pli bone! Ni eku per tiu vojaĝeton tra la gastigadaj retoj (kaj retejoj), kiuj certe utilas al tiuj homoj, kiuj deziras viziti lokojn forajn (kaj malforajn) renkontante interesajn gastigantojn kaj, kial ne, ŝpari monon.

Kompreneble, ĉiuj retoj konatigas homojn, kiuj pretas gastigi, kun homoj, kiuj deziras gasti; tamen, ekzistas etaj diferencoj inter ili, kaj pli bone ilin koni por elekti la plej taŭga(j)n servo(j)n, ĉu ne?


Pasporta Servo

retejo: http://www.pasportaservo.org

priskribo: PS estas adresaro starigita de TEJO. Membroj devas nur posedi la aktualan adreslibron (kaj paroli Esperanton). Gastigantoj indikas la kondiĉojn, ekz-e pri nefumado, aŭ la nombron da gastoj aŭ tranoktoj, kaj povas mencii diversajn komentojn pri siaj interesoj, deziroj, atingebleco kaj simile. Ofte, gastigantoj helpas al gastoj pri transportado, ekkoni la lokon ktp.

membriĝi: eblas pere de interreto

kotizo: senpaga
uzantoj
: inter 600 kaj 1500, en proksimume 100 landoj, precipe en Eŭropo
esperanta
versio: disponebla


Servas

retejo: http://www.servas.org, http://www.servas.it

priskribo: “Servas Open Doors” (mallonge: "Servas") estas neregistara organizo fondita en 1949 sub la nomo "Peace builders" (packonstruantoj) iniciate de Bob Luitweiler. En 1952, ĝi ricevis la Esperantan nomon "SERVAS" pro tio ke ĝi portis ideon pri servo, ke pli kaj pli da esperantoparolantaj membroj partoprenis en tiu agado, kaj ke, dum tiu periodo de Makartiismo, la vorto "Peace" (Paco) estis suspekta, konsiderata kiel ligita al komunismo. Servas fariĝis neregistara organizo (ONG) en la 70-aj jaroj. Ties slogano estas : "Pordoj malfermitaj por paco kaj amikeco" kaj ĝiaj agadkampoj: paco, vojaĝoj, amikeco, homaj rajtoj. Iom burokrata, longe bazita sur paperaj listoj, nur lastatempe komencis plene malfermiĝi al interreta uzado.

membriĝi: necesas intervjuo kun loka peranto

kotizo: unu, pli kosta, por vojaĝantoj, kaj unu, malpli kosta, por gastigantoj
uzantoj
: inter 15000 kaj 20000, en pli ol 120 landoj, precipe en Eŭropo kaj NordAmeriko
esperanta
versio: ne disponebla (itala versio ekzistas)


Hospitality Club

retejo: http://www.hospitalityclub.org

priskribo: HC estis fondita en 2000 de la germana Veit Kühne, kiu antaŭe analizis ĉiujn aliajn organizojn de gastiga interŝanĝo kaj provis bazi la novan organizon sur iliaj plej bonaj ecoj. Oni poste aldonis tute novajn ideojn al la koncepto, inter kiuj plej gravas la pasportaj kontroloj, meĥanismoj de reakcioj kaj komentoj kaj spam-protektado per kaŝado de la retadresoj: tiel, homoj pli bone povas scii, dank' al alies antaŭaj spertoj, pri iliaj eblaj gastoj/gastigontoj.

membriĝi: pere de la retejo

kotizo: senpaga
uzantoj
: pli ol 300000, en pli ol 200 landoj (tre uzita en SudAmeriko)
esperanta
versio: disponebla, ne 100%


CouchSurfing

retejo: http://www.couchsurfing.org

priskribo: CS estis kreita de la usona Casey Fenton post vojaĝo al Islando, kiam li kontaktis universitatanojn por gastigi lin eĉ se nur sur sofo (de tie venas la nomo de la retejo, pli malpli "sofvojaĝadi"). En 2006 la retejo kolapsis, kaŭze de la tro granda nombro da uzantoj; baldaŭ nova versio ekekzistis, kaj ĉi printempon la miliona membro aniĝis. Simile al HC, CS uzas komentojn kaj referencojn por grandigi la sekurecon de la gastigadoj. Ĉar CS celas krei retojn kaj komunumoj, tiuj ĉi facile kreiĝas, kaj ofte okazas ke gastigado iĝas nur flanka afero dum grupaj renkontiĝoj; cetere, la retejo de CS donas multe da spaco al la organizado de eventoj por la membroj pere de la membroj mem.

membriĝi: pere de la retejo

kotizo: senpaga, kvankam ekzistas paga nedeviga "registriĝo" por konfirmi sian identecon
uzantoj
: pli ol 1200000 (ŝajne, ¼ gastigas), en pli ol 230 landoj
esperanta
versio: disponebla, ne 100%


BeWelcome

retejo: http://www.bewelcome.org

priskribo: BeWelcome estas gastiga servo oferita de ne-profita organizaĵo "BeVolunteer". Fondita en februaro 2007, ĝi multe similas al CS, tamen sin distingas de tiu per du interesaj diferencoj: programaro estas liberkoda, do ĉiuj rajtas kunhelpi por plibonigi ĝin kaj aldoni novajn funkciojn, kaj personaj profiloj - en kiuj oni priskribas sin - estas plurlingvaj.

membriĝi: pere de la retejo
kotizo
: senpaga

uzantoj: pli ol 5000, en pli ol 120 landoj
esperanta
versio: disponebla, ne 100%


GlobalFreeLoaders

retejo: http://www.globalfreeloaders.com

priskribo: En la angla, "FreeLoaders" estas trudaj, parazitaj gastoj; do, la retejo kreita de la aŭstraliano Adam Staines ekzistas nur por kontaktigi tutmondajn trudgastojn kun eblaj gastigontoj, kaj tial ĝi estas vere esenca. Tamen, ĝi estas ege rapida, kaj aldonas eblecon nekomunan: oni povas kontakti samtempe, per la sama mesaĝo, multajn homojn, kaj tio utilas precipe kiam oni ne plu havas multe da tempo por unuope konatiĝi rete kaj kontakti ilin. Ekzistas ebleco lasi referencojn kaj komentojn, tamen ŝajne oni ne tro uzas tian funkcion.

membriĝi: pere de la retejo
kotizo
: senpaga

uzantoj: pli ol 30000 (ŝajne), multaj en Aŭstralio
esperanta
versio: ne disponebla (nur angla)



Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it