bandiera italiana

Interreta krozado

verkita de Daniele BINAGHI, je dimanĉo 18/01/2009
publikigita en la revuo n° 1/86 (gennaio - febbraio 2009), en la rubriko Inform@diko

Antaŭ kelkaj semajnoj, en la diskutlisto esperantisti-italiani oni sugestis kelkajn "interesajn" retejojn esperantlingvajn. Fakte, diri ‘kelkajn’ ne tro korektas: listo estis longa, vere longa. Multajn el ili mi neniam konis antaŭe, do mi decidis kontroli ĝin, vizitante ĉiujn listigitajn retejojn; laŭvoje, kiel kutime okazas, mi trovis aliajn aldonajn adresojn, do listo eĉ pli longiĝis, kaj krozado daŭris kelkajn horojn; finfine, tamen, mi havis sufiĉe da materialo por tiu ĉi artikolo…

Do, nun, bonan krozadon al vi!


Por komenci

Komenci oni povas uzante la famegan serĉilon Google, en sia esperanta traduko (http://www.google.com/intl/eo/). Estas bonega, precipe se oni deziras serĉi paĝojn esperantlingvajn; kaj, se oni vere fidas sian bonan stelon, jen butono “Mi Bonŝancas”, kiu rekte sendos vin al la unua paĝo trovita per via pridemando. Sed bonvolu ne provi sekvi la aliajn ligilojn kiuj aperas dise en la serĉa paĝo, ĉar plejparto el ili montros al vi anglalingvajn informojn…

Alia ebleco estas sekvi alies konsilojn, el la ĉefa paĝo de Startu (http://startu.net/): oni tie trovas iam kontrolitajn ligilojn al multaj malsamaj retejoj, laŭ viaj gustoj kaj preferoj.


Por informiĝi

En E-planedo (http://e-planedo.kerno.org/) kolektiĝas la plej novaj afiŝoj el pluraj blogoj de esperantistoj tra la mondo. Kial viziti centojn da blogoj, kiam vi povas trovi ĉiujn novaĵojn pretaj en la sama loko?

Tamen, se oni deziras havis "oficialajn" informojn, nepras viziti Diplo-n (http://eo.mondediplo.com/), la esperantan version de "Le Monde Diplomatique": teamo internacia ekde 2002 esperantigas la enhavojn de la fama franca revuo; kaj en Gazetejo.org (http://www.gazetejo.org/eo/) oni trovos la plej diversajn esperantajn gazetojn el la tuta mondo.


Por traduki

La kvanto de retejoj kiuj helpas tradukadon estas nekredebla: oni certe devas komenci de la Fundamenta Vortaro (http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/universala_vortaro.html), sed baldaŭ ĝi jam ne sufiĉos, kaj oni devos transiri al la Akademia Vortaro (http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/), kiu konsistas el la Fundamenta Vortaro plus ĉiuj ĝiaj aldonoj kaj korektoj.

Ĉar tamen ties enhavo ĝojigos nur kelkajn esperantistojn, indos viziti ankaŭ ReVo-n (http://reta-vortaro.de/revo/): preskaŭ 10000 vortoj, kiuj duobliĝas se oni konsideras derivaĵojn. Poetuloj certe taksos ege utila ankaŭ la RaVo-n, Ratan Vortaron (http://esperanto-jeunes.org/ravo/ravo.html), kiu uzas la vortliston de ReVo, ebligante trovi rimojn, por krei novajn ĉefverkojn (sed atentu: “Rimlisto utilu al la verkaĵo, ne al la verkisto”).

Danke al Nino Vessella, eblas jam delonge uzi la italan-esperantan vortaron de C. Minnaja pere de interreto (http://www.swahili.it/glossword/index.php?a=index&d=2), kiu enhavas pli ol 50000 voĉojn; kaj, se oni volas ĝin enmeti en sia komputilo (ĉu Windoza aŭ Linuksa, ne gravas), vizito al koncerna paĝo (http://xoomer.alice.it/esperanto/) certe helpos.

En la sama retejo de la Minnaja vortaro, troveblas ankaŭ la enciklopedia vortaro De Salvo (http://www.swahili.it/glossword/index.php?a=index&d=7), daŭre kompilata.

Sed, por ĉiuj tiuj vortoj kiuj tamen ne troveblos tie, bonvolu kontroli ankaŭ ĉu hazarde ili estas "tabuaj" (http://www.aliaflanko.de/artikloj/text/tabu.html): danke al la kontribuo de homaj monumentoj kiel Peter Peneter kaj nia Renato Corsetti, obscenaj vortoj kaj esprimoj finfine trovis lokon en facile uzebla listo; kaj, eĉ se la plejparto de la esperantistaro daŭre hontas, Esperanto fariĝis plenrajta lingvo samkiel la naciaj.

Kaj, por traduki al triaj lingvoj, eble oni povos uzi la FrancEsperantan vortaron (http://ertia2.free.fr/Niveau2/Dictionnaire/francais_esperanto.htm), kvankam fakte temas nur pri paĝo kie estas listigitaj 10000 vortoj, kiuj bezonas iom da tempo por atingi vian komputilon (dume, profitu la okazon kaj iru aĉeti vergon). Pli bonas certe la Portugala-Esperanta-Portugala vortaro (http://esperanto.org.br/p/index.php?option=com_wrapper&Itemid=77), eĉ se ne kompleta.

Finfine, jen kelkaj ĉiam utilaj terminaroj: la astronomia (http://at.komputilo.org/), la matematika (http://www.math.unipd.it/~minnaja/WORDNETESP/vortaro.html) kaj eĉ la birda (http://www.geocities.com/wfpilger/birdeol3.htm); se vi ilin kunmetos, eblos distingi noktajn birdojn el steloj, kaj nombri korekte ilin...


Por legi

En la esperantaj paĝoj de Wikisource (http://wikisource.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do:Esperanto), eblas trovi multajn tekstojn esperantlingvajn, kaj originalajn kaj tradukitajn; inter ili, oni ne devas maltrafi la Elektitajn Fabelojn de Fratoj Grimm, kaj la Iranan Konstitucion!

Aliajn tekstojn, kaj kelkfoje la samajn, oni trovas ĉe la retejo de projekto Gutenberg (http://www.gutenberg.org/browse/languages/eo): kvankam ĝia paĝoj ankoraŭ ne estas en Esperanto, ĝi estas la unua kaj plej ampleksa unuopa kolekto de liberaj kaj senpagaj elektronikaj tekstoj.

Filozofoj certe ŝategos la Enciklopedion pri Filozofio (http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/Esperanto/ATOMA.htm#indices), sed simplaj interesiĝantoj pri filozofio takstos verŝajne pli interesa la kolekto de grekaj belartaĵoj, inter kiuj troveblas verkoj de Platono kaj Eŭripido, kaj eĉ de Vasilis Vasilikos.

Italaj aŭtoroj ne mankas: Giovanni Guareschi (http://www.esperanto.pl/page.php?tid=578), kun kelkaj rakontoj pri Pastro Kamilo kaj la urbestro Pepono, kaj Carlo Collodi (http://digilander.libero.it/nicolaruggiero/pinokjo/), kun Pinokjo laŭ la versio de Giuseppe Croatini, ekzemple. Kaj aliajn erojn de itala literaturo oni trovos ankaŭ ĉe Lernado (http://www.lernado.it/tradukoj/), kvankam oni ne povus diri ke ili abundas...

Kaj, serĉante ĝeneralan esperantan literaturon, tiun oni trovos en la Esperanta Tekstaro (http://tekstaro.com/serchi/), kiu enhavas precipe gravajn tekstojn Zamenhofajn kaj aliajn klasikaĵojn. Aŭ uzante la Kukolon (http://tekstoj.nl/kukolo/index.htm), pova serĉilo kiu trarigardas multajn tekstarojn samtempe.

Proverboj en Esperanto oni trovas ĉe http://esperanto.pl/page.php?tid=3100 kaj ĉe http://www.geocities.com/hkocher/index.html, kvankam ĉi lastaj estas prezentitaj en la portugala.

Spritaĵo povas helpi plibonigi sian tagon, kaj la Venecia grupo “La Gondolo” donas plenan paĝon (http://digilander.libero.it/esperantovenezia/humorajo.html) da ili; kaj tiuj kiuj eĉ ŝatas maldecajn anekdotojn, nepre legu kio okazas al Kruko kaj Baniko (http://www.esperanto.mv.ru/Kruko/index.html)... sed poste ne plendu: "pruduloj, hipokrituloj, fariseoj, bigotoj, akvotrinkantoj, ĉastafektuloj, senseksuloj, fridpisuloj, abstinemuloj, malabsintemuloj, flavmienaj virtuloj, rancaj gevirguloj, tiu ĉi anekdotaro ne estas por vi! Ekzistas por vi ja sufiĉe da tedaj verkoj en nia literaturo".

Post tio, dezirante denove sanktiĝi, oni legu la Biblion (http://www.esperanto.pl/page.php?tid=33) aŭ la Kuranon (http://www.lernado.it/kurano/), kaj por fini aŭdu la salutojn de la Papo (http://www.ikue.org/menuo_urbietorbi.html)


Por spactempvojaĝi

Eventoj disponigas en sia retejo kolekton de bildkartoj (http://www.eventoj.hu/bildkartoj/), el ĉiuj partoj de la mondo kaj el ĉiu eventoj esperantistaj. Interese, kvankam iomete ĥaose...

Kaj pri la eventoj de la monda historio oni trovas tutan kalendaron en Wikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Jarcentoj), inkluzive de kiam Ashikaga Yoshiteru iĝis ŝoguno... Kiu povus vivi sen tion scii?

La internacia muzeo pri Esperanto en Vieno (http://www.onb.ac.at/esperantomuseum.htm) malfermas siajn pordojn ankaŭ al interretaj vizitantoj; bedaŭrinde, la pordisto ankoraŭ ne lernis la lingvon kiu donas al li salajron, do oni estos bonvenigita nur germane aŭ angle.


Por kanti

Nia revua direktoro, Pier Luigi, kolektis granda kvanton da kantoj en sia retejo (http://www.cinquantini.it/esperant/kantaro.html), aldonante konsilojn por tiuj kiuj deziras iĝi tradukantoj. Baldaŭ, espereble, tiuj informoj kuniĝos kun tiuj kiuj nun troviĝas en la KantarViki (http://www.ikso.net/kantaro/), kie oni povas aldoni tutfacile - temas pri vikio, do ĉiuj rajtas kunlabori - kromajn informojn kiuj rilatas al la kantoj: nome tekstojn, notojn, ligojn al e-muziko en Interreto, kaj espereble eĉ pli multe.

Konkurencas la retejo de MusicExpress (http://www.musicexpress.com.br/eo), kies kolekto enhavas preskaŭ 400 artistojn, en kies paĝoj estas prezentataj iom malpli ol 3000 muzikaĵoj en MP3-formato.

Kaj, se inter vi estas iu artisto kiu intencas artist...umi, la datenbazo Artista (http://artista.ikso.net) helpos dum organizado de koncertoj kaj aliaj artaj aranĝoj ene kaj ankaŭ ekstere de Esperantujo.


Por ludi

Antaŭ iom da artikoloj, ni prezentis eblecon por ludi Skrablon (http://skrablo.ikso.net/) interrete. Sed pere de la ludservilo BrainKing (http://brainking.com/eo/) ĉiu ajn povas ludi popularajn tabulludojn kun ĉiu ajn en la mondo: ĝi subtenas grandan diversecon de klasikaj (Ŝako, Damoj, Triktrako, Goo), modernaj (Linioj de Aktiveco, Trapenetru, Ĵetkuba pokero, Logiko) kaj eĉ de uzantoj inventitaj (Klona triktrako, Trovi ranojn, Capablanca Hazarda Ŝako ktp) tabulludoj kaj multajn aliajn funkciojn kaj avantaĝojn.

Alia interesa retejo estas Ludanto (http://www.ludanto.org/), kie tabulludoj kaj kartludoj, simuliloj kaj puzloj abundas; la retejo estas iomete naive aranĝita, tamen ludoj estas interesaj kaj scivolemuloj povas malkovri ankaŭ la interesajn sekretojn de Adolfo Hitler...


Por preĝi

Adoru (http://b-eichkorn.homepage.t-online.de/adoru.html) estas la ekumena preĝ- kaj kantlibro en Esperanto. En ĝi trovighas la Diservaj formularoj de la kristanaj eklezioj, ekz. vico da mesoj de la katolika eklezio, precipe preskaŭ 1.000 kantoj. Sufiĉe ĥaosa, sed kompleta.

Tiuj kiuj kelkajn vortojn ne komprenos ĉe Adoru, sin turnu al Religia Terminaro (http://www.ueci.it/tekstoj/kompendio_paĝo.htm), kie ili trovos 15000 terminojn kiuj rilatas al religio, al vivo kaj historio de la Eklezio.


Por sakri

La Norvega Junularo Esperantista en 2006 starigis konkurson pri sakraĵoj, por pruvi ke malgraŭ la antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto la lingvo kapablas esprimi fiaĵojn. La kriterioj de la konkurso estis ke la kontribuoj ne ataku unuopulojn, sed tamen estu trafaj, vulgaraj, ofendaj kaj originalaj. La 57 rezultojn, kiuj alvenis aldone al retpaĝo kiu povas fabriki insultojn, oni povas trovi ĉe http://www.esperanto.no/nje/eo/konkurso.php.


Por filmspekti

Farbskatol' (http://farbskatol.net) prezentas diversajn filmojn en Esperanto. Funkcias simile al la plej fama YouTube, do ĉiuj rajtas enŝuti kaj spekti la filmojn.

Almenaŭ du malsamaj retejoj proponas filmojn subtitoligitajn esperanten: La Ponto (http://laponto.esperanto.org.ar/) kaj DotSub (http://dotsub.com/view/language/source/epo); kompreneble, oni rajtas helpi kaj kunlabori, kaj ne nur spekti…

Finfine, jen interesaĵo ege bone farita: "The Meatrix" (http://www.themeatrix.com/intl/esperanto/), subtitoligita esperantlingve, nepre spektinda filmeto pri manĝproduktado... kaj ne nur... George ORWELL certe estus feliĉa.



Komentoj

hanem hussien komentis je 16/02/2014:
www.fagr.bu.edu.eg
www.abio.fagr.bu.edu.eg
www.econ.fagr.bu.edu.eg
www.eng.fagr.bu.edu.eg
www.agro.fagr.bu.edu.eg
www.anmprd.fagr.bu.edu.eg
www.food.fagr.bu.edu.eg
www.genet.fagr.bu.edu.eg
www.hort.fagr.bu.edu.eg
www.path.fagr.bu.edu.eg
www.prot.fagr.bu.edu.eg
www.soil.fagr.bu.edu.eg

Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it