bandiera italiana

Libroj en Interreto

verkita de Daniele BINAGHI, je ĵaŭdo 24/11/2011
publikigita en la revuo n° 6/88 (novembre - dicembre 2011), en la rubriko Inform@diko

Diskutante kun Pier Luigi (al kiu, mi profitas la okazon, mi sendas miajn bondezirojn pro lia ankoraŭ freŝa edziĝo) pri eblaj temoj por tiu ĉi rubriko, li demandis al mi ĉu ni jam pritraktis tiun de la libroj disponeblaj en interreto. Verdire, mi pensis, ne, aŭ ne tro, do jen la ĉi-foja ideo; tamen, mi priparolos nun nur pri tiuj retejoj, el kiuj eblas elŝuti librojn; verŝajne, en la venonta numero ni parolos ankaŭ pri la interretaj librovendejoj. Kaj, kiel kutime, niaj ĉefaj serĉiloj estos Vikipedio kaj Google.

En la unua, oni povas trovi (http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantlingva_literaturo_en_la_reto) nur mallongan listeton de virtualaj bibliotekoj kun esperantaĵoj, sed iuj el tiuj estas sufiĉe interesaj (vidu sube); tamen, la plej interesa parto laŭ mi estas ke nur la letero “O” estis enkatalogita, el la tuta beletraro... verŝajne, la aŭtoro de tiu laboro estis granda ŝatanto de rondaj vokaloj...

Ni estu pli seriozaj kaj revenu al la bibliotekoj: kelkaj, kiel http://www.literatura.bucek.name/capekk/capekk.html, http://www.literatura.bucek.name/omelka/omelka.html kaj http://www.ivolapenna.org/verkoj/verkoj2.htm estas aparte dediĉitaj al specifaj aŭtoroj (nome František Omelka, Karel Čapek kaj Ivo Lapenna); kaj Sakura rilatas nur al japana produktaĵo, almenaŭ ĝis nun: http://www.vastalto.com/librejo/.

Certe pli interesa estas la enhavo de Bretaro (http://www.bretaro.net/), en kiu troviĝas jam pli ol 200 verkoj el 67 aŭtoroj, inkluzive unu el nia lando: Giovannino Guareschi. Oni povas serĉi laŭ kategorio, laŭ alfabeta ordo kaj laŭ periodo, kio certe helpas eĉ se la kvanto ne estas tiom granda. Ankaŭ ne tro granda estas la enhavo de la Projekto Gutenberg, volontula laboro, kies celo estas “enkomputiligi, konservi kaj disvastigi kulture gravajn verkojn”. La projekto komenciĝis en 1971, kaj estas la plej malnova cifereca biblioteko; ĝis nun, almenaŭ juĝante laŭ la paĝo http://www.gutenberg.org/wiki/Esperanto_(Bookshelf), estas nur 61 libroj, sed kelkaj de Zamenhof mem kaj eĉ la inaŭgura parolado de usona Prezidanto Barack Obama(ĉu vere temas pri libro? Bah…).

La Tekstaro de Esperanto, starigita en 2003 danke al projekto de la "Esperantic Studies Foundation", estas fakte pli multe uzita kiel serĉilo por studadi kaj esplori la milionoj da vortoj entenitaj en la korpuso; tamen, eblas elŝuti la tekstaron (krom la protektitaj tekstoj) el la paĝo http://tekstaro.com/tekstaro.html. Alia grava organizo estas la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno - aparte vizitinda, fidu min -, kiu en Interreto disponigas amason da skanitaj inkunabloj ĉe la paĝo http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm. Skanitaj signifas kompreneble ke oni povas vidi nur fotojn de la paĝoj, sed ĉar temas pri ege malnovaj kaj valoraj libroj certe oni simple devas esti dankemaj ke ne necesas iri al Vieno - kaj surmeti gantojn - por ilin vidi.

Io simila okazas ĉe Google, kiu ĉe sia servo Google Books ebligas vidi skanitajn versiojn de libroj novaj kaj malnovaj; bedaŭrinde, por ilin listigi bezonas uzi ruzaĵon, ĉar ŝajne ne sufiĉas indiki ke oni montru nur la Esperantlingvajn: oni devas aldoni serĉvorton... mi elektis "la", esperante ke ĝi estu sufiĉe kutima, kaj trovis 240 tekstojn (serĉante per "mi" la listo enhavus nur 122 librojn), ĉe https://www.google.com/search?lr=lang_eo&tbo=p&tbm=bks&q=la. Atentu ke, ĉar Google ne montras nur senkopirajtigitajn librojn, ofte nur parto de la libraj paĝoj videblas.

Kelkaj privatuloj ankaŭ disponigas librojn por elŝutado: Mikelo, ĉe sia Ipernity-paĝo http://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911, listigas kvazaŭ 400 tekstojn (apartaj listoj por infanoj kaj pri la Lingvo Internacia li disponigas ĉe http://www.ipernity.com/doc/mike59/album). Ĉe http://i-espero.info/elsutaro/esperantaj-libroj troviĝas kelkaj centoj da libroj kaj rakontoj, kiuj antaŭ estis parto de la eLibrejo de Franko Luin; tamen, la listo ne estis aktualigita dum la lastaj tri jaroj. Saman liston, kun aldonaj tekstoj, ekzistas ankaŭ ĉe la Ipernity paĝoj de Zhang Xuesong: vizitu http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album, kaj tie elektu unu el la e-Librejoj.

La Ondo de Esperanto proponas kelkajn tekstojn ĉe http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php, kaj same faras la Nord-Okcidento Asocio ĉe http://www.e-libroj.com/. Libroj de Claude Piron troveblas ĉe http://claudepiron.free.fr/livres.htm, kaj io de István Nemere elŝuteblas ĉe http://esperanto.org/Ondo/Beletro/Nemere.htm. Kaj por tiuj, kiuj interesiĝas pri religioj, certe interese estos ankaŭ la libroj pri spiritismo ĉe http://www.febnet.org.br/site/estudos.php?SecPad=40&Sec=203 kaj tiuj pri Bô Yin Râ ĉe http://www.a-rehfeldt.de/.

Finfine, ni revenu al vikio: Vikilibroj estas "projekto por komuna konstruo de liberaj manlibroj", kaj el la ĉefpaĝo http://eo.wikibooks.org/wiki/Ĉefpaĝo eblas aliri al la jam disponeblaj - ne tro multaj, bedaŭrinde; sed vi ĉiam povus helpi al la projekto...

Jen, ĉio por nun. Se vi havas aldonajn adresojn, kiujn vi ŝatus proponi, bonvolu skribi al nia revuo (revuo@esperanto.), kaj ili eniros la sekvontan numero de nia tralibreja vojaĝo. Nur du aldonaj vortoj pri la programojn, kiujn vi povus uzi por legi la elŝutitajn librojn: plejparto el ili estas en PDF-a formo, kaj legeblas per senpagaj iloj kiel Acrobat Reader (http://get.adobe.com/it/reader/) aŭ Foxit Reader (http://www.foxitsoftware.com/Secure_PDF_Reader/), por Windows kaj Linux; por Mac, provu Skim (http://skim-app.sourceforge.net/).

=====

Cifereca Dostojevskij, aŭ la fino de paperaj libroj


Ordinara moskva loĝejo, jaro 2018.

- Paĉjo, ĉu mi povas preni 99 dolarojn de via karto? Endas pagi libron…

- Kiun libron?

- Nu, tiun... Dostojevskij. "Krimo kaj puno".(1)

- Kial aĉeti? Ni jam havas ĝin.

- Ĉu? En kiu dosiero?

- Kiel rilatas dosieroj? Jen ĝi staras sur breto.

- Aaĉ. Tio ja estas papera libro!

- Kaj kio do? Mi legis ĝin en via aĝo.

- En via aĝo, en via aĝo… Ne estas en ĝi serĉilo. Kiel mi trovos citaĵojn, laŭ vi? Estas nek son-akompano. Nek movbildoj. Nur la teksto, en kiu eĉ ne eblas ŝanĝi la tiparon. Ĉu vi freneziĝis ? Oni mokegos min en la lernejo! Legu tian aĵon vi mem...

[la tutan rakontenton de Stas Kozlovskij eblas legi ĉe http://www.russievirtuelle.com/textes/libro.htm]


Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it