bandiera italiana

Oficiala retejo de UEA

verkita de Daniele BINAGHI, je vendredo 25/01/2008
publikigita en la revuo n° 7/39 (gennaio - febbraio 2008), en la rubriko Inform@diko

Kiu estas la plej grava retejo de Esperantujo? Do, dependas ĉu oni juĝu laŭ vizitoj, laŭ amplekso aŭ laŭ enhavoj... Tamen, oni certe povas aserti ke la retejo de UEA estas sufiĉe grava, precipe por (ni vidos kial, poste) la esperantistoj. Do, jen vizito nia al ĝi!


La adreso sufiĉe simplas: http://www.uea.org; kaj, kiel ĝi, la retejo mem (almenaŭ por la vizitantoj) sufiĉe simplas. La enira paĝo, kvankam kelkaj plendas ĝuste pro tiuj ĉi kialoj, pere de malmultkolora tamen okulfrapa grafiko oferas facilajn alirojn por la vizitantoj: al la ĉefaj sekcioj - (2), en la bildo -, kaj al informoj daŭre aktualigitaj - (3) -. Krom tio, kompreneble, estas la kolofono - (4) - kaj sekcio por informoj pri Esperanto en pluraj lingvoj - (1) -; bedaŭrinde tiu ĉi lasta ne inkluzivas nek la Italan nek la grandan kvanton da naciaj lingvoj kiu disponeblas, ekzemple, ĉe lernu.net.

Tio, klarigas al ni Andrej Grigorjevskij, administranto de la retejo, dependas de la fakto ke "la lingvaj versioj restis de la antaŭa retejo [kiun Andrej renovigis en 2003, NdA]. Mi atribuis la funkciojn de la ekstera informado al la retejo Esperanto.net (ankaŭ administrata de UEA), kie troviĝas 62 lingvoj".


Andrej, kiu mastrumas la tutan retejon el sia kuirejo en la urbeto Ŝumerlja, en la Rusia respubliko Ĉuvaŝio, taksas je 10-30 mil la averaĝa kvanto da vizitantoj ĉiumonataj, kaj indikas kiel plej vizitataj partoj tiujn pri Gazetaraj Komunikoj, Kongresoj kaj la (libroserva) Katalogo.

Sekvinte enirpaĝan ligilon, oni malkovras ke la enaj paĝoj nur iomete malsimilas de la devena, kaj konservas sian klarecon;

kelkfoje, eĉ tro: malmultegas bildoj, en la retejo. Sed, ĉar oni celas informi, kaj fari tion rapide kaj koncize, tiu manko ne tro pezas. Ekzemple, en la paĝoj UEA Interne oni trovas multajn informojn pri la funkciado de UEA kaj pri la prezenco de Esperanto (kaj Esperantistoj) en la mondo. Kaj la Gazetaraj Komunikoj daŭre donas novaĵojn pri la mondo esperantista, kaj ebligas ricevi ilin ankaŭ rekte retpoŝte. La libroserva Katalogo permesas serĉi tra la granda kvanto da esperantaj-libroj kaj varoj ofertataj da la libroservo de UEA (kiu vere vastas), pere de facila serĉilo; kaj la reta Jarlibro donas aliron al ĉiuj informoj kiuj jam troviĝas en la printita versio, aldonante la eblecon trovi ilin aktualigitajn.

Fakte, kelkaj problemetoj ekzistas, ĉar ekzemple la ebleco kontakti rekte per retpoŝto, kaŭze la sekurecfiltriloj nun uzataj, malpermesas kontroli ĉu la adresita delegito fakte ricevis nian peton. Kaj kelkaj partoj, kiel ekzemple tiu kiu informas pri la revuo Esperanto, ne donas (almenaŭ al normalaj vizitantoj) tiom ĝisdatigitajn informojn (nun ke mi skribas, la plej nova revuo kiun mi povus elŝuti datas Decembro 2005!). Sed, laŭ Andrej, pri tiuj problemoj oni jam

konscias kaj oni zorgos kiam okazos renovigon kaj ampleksigon de la retejo, kiuj aldonos novajn funkciojn: inter ili, "estos iuj enhavoj, kiujn oni rajtos mem publikigi, kaj iuj kiujn oni unue submetos por kontrolo fare de iu respondeculo", simile al tio kio jam okazas ĉe interretaj revuoj aŭ eĉ vikipedio. Ne nur: E@I, teamo internacia de esperantistoj kiuj fakas pri interretaj kaj programadaj aferoj, proponis planojn kiuj "rilatas al kreado de reta komunikejo por la kursfinintoj de Lernu kaj aliaj retaj novlernintoj. Dum mia [de Andrej, NdA] laboro rilatas al priservado de retaj interesoj de jamaj UEA-membroj kaj aliaj aktivuloj"; do, verŝajne la retejo de UEA baldaŭ fariĝos pli interaktiva, kaj ĝi certe utilos al la tuta esperantistaro.


Teknike, la retejo estas plejparte farita per HTML kaj PHP kodlingvoj, kaj troviĝas en maŝinoj kiuj uzas
Linux, Apache, kaj datumbazoj PostgreSQL kaj MySQL; do, kiel videblas, ĉiuj senpagaj softvaroj. Pri laboroj ĉe la serviloj mem, kiuj troviĝas en la Centra Oficejo en Roterdamo, zorgas kelkaj helpantoj de Andrej, kiu mem "okupigxas pri programoj. Pri la serviloj gxenerale zorgas aliaj", li diras. "Se io bezonatas, mi skribas al ili. Foje mi ankaux mem ion povas ŝanĝi, sed preferas ne fari, ĉar tio ne estas mia fako kaj mi devas unue legi dokumentaron".

P.S.: sufiĉe rimarkinde, ekzistas parto de la retejo kiu tute ne videblas al normalaj vizitantoj: multaj servoj de la CO fakte uzas la retejon por sia funkciado, kaj danke al rapida retaliro kaj al iom da informadikpraktiko ŝajne oni havas bonajn organizadrezultojn; eble tio povus utili kiel ekzemplo ankaŭ por nia nacia asocio, ĉu ne?



Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it