bandiera italiana

TEJO.org

verkita de Daniele BINAGHI, je lundo 26/03/2012, en la rubriko Inform@diko

Post tiun de UEA, ni vizitas la retejon de ĝia junulara sekcio, TEJO.

TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, longe strebis por ĝisdatigi siajn paĝojn kaj doni pli freŝan kaj junan impreson pri si mem; oni multe laboris, starigis konkursojn por novaj ideoj kaj grafiklogoj ktp. La rezulto estas la nuna reTEJO, renovigita antaŭ nelonge, kun nova prezentadstilo, kiu nuntempe ege similas al tiuj famaj "blog-oj" kiuj ŝajne absorbas la plejparton de la atento de la retumantoj.

Ek de la hejma paĝo, oni povas rimarki ke la celo de tiuj paĝoj estas informi, informi kaj informi pri lastaj novaĵoj. La riĉa maldekstra menuo rapide permesas atingi la sekciojn de la reTEJO, kaj tuj sube troviĝas listo da lingvoj per kiu oni povas elekti kiel legi la paĝojn, kaj serĉilo por traserĉi la enhavojn de la ttt-paĝoj. Ĉe la dekstra flanko, oni trovas enirejon por registritaj uzantoj, kaj listo de titoloj kiuj kondukas al la plej novaj kontribueroj.

La reTEJO enhavas forumon, kaj ĉiuj registritaj uzantoj rajtas aldoni forumerojn; ekzistas eĉ spaco por la uzantoj de KIREK, kvankam (kiel montras la bildo) ĝis nun neniu uzis ĝin.

Teknike, la retejo uzas la sistemon DRUPAL, senpaga EMS-sistemo kun libera fontkodo por facile krei dinamikajn retejojn kaj subteni/administri ilin.

Esperantigita versio kaj instrukcioj troveblas ĉe http://drupalo.org/

Ĉu ĉio bonas, do?

Ne, ne ĉio. Certe, la noveco de la sistemo povus doni kialon por kelkaj cimoj, kiujn facile oni trovas vizitante la retpaĝojn: ĉefe, la lingvo-sistemo, kiu ŝajne ne bone funkcias, ĉar kiam vi elektas lingvon por vidigi la tutan paĝaron partoj de tiu estas montritaj en la elektita lingvo, partoj en esperanto kaj partoj en alia lingvo (kutime, la angla, sed ne nepre). Tamen, restas gravaj problemoj, kiuj montras ke ne nur teknike oni ne tro zorgas pri la retejo: enhavaj artikoloj estas ofte tro mallongaj aŭ neklaraj, kaj komentoj miksiĝas kun spamaj stultaĵoj - ĉu neniu pensis pri iu kontrol-sistemo? - ; sed, precipe, problemoj rilatas al la informa celo de la tuta reTEJO: nenie troveblas adreso al kiu skribi por ricevi informojn... imagu ke vi estas esperantisto, kaj deziras pliajn informojn pri la junularaj programoj kaj eventoj; aŭ simpla ne-esperantista vizitanto, kiu dezirus scii ion pli... al kiu oni povos demandi?

Konklude: la ideo malantaŭ la reTEJO estas bona, sed ĝi bezonas ankoraŭ iom da laboro... ni revenos!


Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it