bandiera italiana

Ma come si permette di apostrofarmi cosi'?!

verkita de Renato CORSETTI, je ĵaŭdo 10/01/2013
publikigita en la revuo n° 1/90 (gennaio - febbraio 2013), en la rubriko Diru tridek tri!
1. Enkonduko

“Kiel vi aŭdacas, alparoli min tiel?!” estas traduko, kiu redonas la veran sencon de la titolo. Evidente la apostrofo estas io tute alia. La kulpo, kiel kutime, kuŝas ĉe la antikvaj grekoj kaj ĉe la latinoj.

Fakte, se vi iras al la vortaro Treccani, vi trovas du tute malsamajn sencojn de “apostrofare”:

apostrofare.1 = v. intr. e tr. [dal lat. tardo apostrophare, der. di apostrŏphe «apostrofe»] (io apòstrofo, ecc.). – 1. intr. (aus. avere), letter. Fare un’apostrofe, rivolgere un’apostrofe a qualcuno. 2. tr. Rivolgere animatamente il discorso, con tono di rimprovero o con sdegno: lo apostrofò con molta violenza.... kaj apostrofare. 2  v. tr. [der. di apostrofo] (io apòstrofo, ecc.). – Far seguire una parola dall’apostrofo per indicare che ha subìto l’elisione: l’articolo maschile «un» non si apostrofa mai....

Se vi legus pluen, vi vidus, ke la konfuzo originas el la aliaj du italaj vortoj: apostrofo kaj apostrofe. Sed nin la signifo de “apostrofe” tute ne interesas: Figura retorica per la quale chi parla interrompe d’un tratto la forma espositiva del suo discorso per rivolgere direttamente la parola a persona, anche assente, a cui non era prima diretta . Nin interesas la apostrofo, pri kiu la Fundamento diras en la 16-a regulo en la franca versio: “16. Les terminaisons des substantifs et de l’article peuvent se supprimer et se remplacer par une apostrophe. Ex.: Ŝiller’ (Schiller) au lieu de Ŝiller'o; de l’ mond'o au lieu de de la mond'o.

Aŭ en la klara itala lingvo: Le terminazioni dei sostantivi e dell'articolo possono essere soppresse ed essere sostituite da un apostrofo.
Tute ne estas klare al mi, kial Zamenhof aldonis tiun 16-an regulon. Eble la diablo, granda subtenanto de la angla, sufloris tion al li. Pli verŝajne, ĉar li jam estis provinta traduki poemojn, li estis rimarkinta, ke foje Esperanto estas tro abunda je silaboj kaj, ke, se oni ŝparas kelkajn silabojn, ĉio estas en ordo por havi verson de la ĝusta longeco. De tiam la pordoj de la infero de malregulaĵoj larĝe malfermiĝis por la poemistoj, kiuj verkas poemojn, sed ne aŭskultas la parolantan popolon. Fakte en la normala interparolado en Esperanto oni neniam forigas ('elizias' diras la poemistoj) finan vokalon de substantivo aŭ de artikolo. Mi neniam aŭdis ion tian dum 50 jaroj da aŭskutado de Esperanto. Mi blindiĝu (me possino cecamme, kiel oni diras en Lacjo), se mi mensogas.

La vera problemo ne estas la regula uzado de la forigo de ununombra sustantiva finaĵo en malgrandaj kvantoj, kiam oni estas iom lama poemisto kaj bezonas malmultajn silabojn (mi mem abunde faris tion en tradukoj de kantoj). Estas aliaj problemoj, kiujn ni nun vidos sekvante kelkajn lernolibrojn kaj ĉefe la Plenan Manlibron de Esperanto-Gramatiko havebla rete. Tamen ĉiuj konkludoj kaj konsiloj pri uzo aŭ neuzo estas nur niaj.

2. Normala apostrofado La finaĵon O de O-vorto oni povas ellasi. Tiam oni skribas apostrofon anstataŭ O. Tia ellaso de O eblas tamen nur kiam ne sekvas iu el la finaĵoj J kaj N. En la parolo la akcento restas sur la sama vokalo, kvazaŭ la O ankoraŭ ĉeestus. La apostrofo estas kvazaŭ neelparolata vokalo: turmento → turment’ (turmEnt’) vespero → vesper’ (vespEr’) historio → histori’ (historI’) armeo → arme’ (armE’). Komparu kun arme (Arme). revuo → revu’ (revU’). Komparu kun revu (rEvu). ĉielo → ĉiel’ (ĉiEl’). Komparu kun ĉiel (ĉIel).

Oni ne povas apostrofi A-vortojn. Ruĝ’ egalas ĉiam al ruĝo, neniam al ruĝa. Apostrofo ankaŭ ne povas anstataŭi verban finaĵon aŭ E-finaĵon. Oni ankaŭ atentu, ke ne eblas apostrofi la finojn ON, OJ kaj OJN. Har’ egalas ĉiam al haro, neniam al haron, haroj aŭharojn. La tabelvortoj je O finiĝas per “o”, sed tiuj “o”-vokaloj ne estas veraj O-finaĵoj, kaj oni ne povas ilin anstataŭigi per apostrofoj. Ne eblas do  *ki’*,  *ti’*,  *i’*,  *ĉi’*,  *neni’*  anstataŭ  kio, tio, io, ĉio, nenio. La vokalo “a” en la difina artikolo la povas esti ellasita kaj anstataŭigita per apostrofo → l’. Tiun mallongigitan formon oni prefere uzu nur post vortetoj, kiuj finiĝas per vokalo: de l’, ĉe l’, je l’, tra l’,pri l’, pro l’: Liberigu nin Dio, de l’ sovaĝaj Normandoj! Nur tiel, ĝi iĝas elaprolebla.

Sed se oni tute evitas tion, oni uzas la normalan Esperanton, kiun uzas normalaj parolantoj. Poemistoj, pensu pri tio. Ĉu normalaj parolantoj devas lerni alian lingvon por legi poemojn? Kelkaj el ili estas vera apostrofistoj: Post longa migrado sur dorna la voj’ Minacis nin ondoj de l’ maro; Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj’ Al verda haven’ de l’ homaro. Post longa batalo, maldolĉa turment’ La stela standardo jam flirtas en vent’. el La Tagiĝo de Antoni GRABOWSKI

Dank' al Kelkaj eŭropanoj pro simileco al formoj ekzistantaj en eŭropaj lingvoj, ekzemple “Grazziaddio” en la itala por “Danke al Dio”, uzas la formon dank’ al = “danke al”: Jes, dank’ al Dio, ĉio estas en bona ordo. Dank’ al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj. Dank’ al nia konstanteco kaj laborado nia afero iom post iom fortiĝados. Dank’ al la grandaj elspezoj [...]  Dank’ al estas erara, ĉar la apostrofo ne anstataŭas O-finaĵon, sed pli vere E-finaĵon. Iuj asertas, ke ja temas pri O-finaĵo: dank’ al = danko (estu) al (aŭ simile).

Tia klarigo estas nur fig-folio por kovri hontindaĵo.

Un'
Kelkaj pensas, ke oni rajtas diri “un' du” en ritmaj okazoj, ekzmeple por doni al la soldatoj la ritmon de la marŝo. Nenion pli erara ol tio la homamenso povis elpensi. La reguleco de Esperanto estas ĝia sola forto. Kvankam Un’ estas oficiale permesata de la Akademio de Esperanto (Aktoj de la Akademio II, p. 39), vi tenu vin malproksimaj de tio.

'stas
Foje, ĉefe en originale franclingvaj poemoj aŭ en la uzo de franclingvanoj, oni trovas tiun formon por la regula “estas”. Kompreneble ĝi ne esta sio imitinda, kiu supozigas, ke ekzistas la radiko “st-” por “est-”.

Forlaso de -a ĉe adjektivoj
K. Kalocsay en “Lingvo Stilo Formo” prezentas ankaŭ la forlason de la a-finaĵoj de adjektivoj: diligenta knabo → diligent knabo sincera koro → sincer koro La sola ebla komento estas “Vade retro Satana!”. Efektive pro la ebleco aldoni ĝiujn finaĵojn al la radikoj, ne estus plu eble distingi “bel'” kiel eliziitan formon de “belo” el “bel'” = “bela”. Alivorte tio tute ne esta ebla. Unu konsilo: forgesu pri la ekzisto de la apostrofo en Esperanto kaj vivu regule kaj kontente.

Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it