bandiera italiana

Libroj en Interreto (2)

verkita de Daniele BINAGHI, je vendredo 27/01/2012
publikigita en la revuo n° 1/89 (gennaio - febbraio 2012), en la rubriko Inform@diko
Pasintnumere ni esploris la ampleksan mondon de la libroj elŝuteblaj, page kaj senpage, el interreto. Sed libroj naskiĝis surpapere, kaj do ne mirigu nin ke daŭre la plejparto de la eldonoj estas printitaj kaj ne bitokaj. Bedaŭrinde, nia amika Vikipedio ne tro helpas nin ĉi-foje, ĉar ĝi simple atestas ke eldonejo estas "firmao, kiu okupiĝas pri la multobligado de verkoj el literaturo, arto, muziko aŭ scienco", sen doni veran liston de eldonejoj, kiuj specialiĝas je esperantaj verkoj; por provi solvi la aferon, do, ni bezonas uzi serĉilon kiel Google, uzante serĉvortojn kiel "eldonejo" aŭ "libroservo", kaj plibonigi la serĉadon elektante "esperanto" kiel lingvo (do, https://www.google.com/search?q=eldonejo&lr=lang_eo kaj https://www.google.com/search?q=libroservo&lr=lang_eo).

La ĉefaj libroservoj, almenaŭ por ni italoj, estas certe tiuj de IEF kaj de UEA. La unua disponigas tutfacile librojn (kaj ne nur) el multaj landoj, kaj simplas ilin mendi ĉe la oficejo de nia nacia asocio; bedaŭrinde, en la retejo de la Itala Federacio la katalogo nur troveblas en PDF-a formo ĉe http://www.esperanto.it/libri/catalogo.pdf, kaj do ĝi ne estas tiom facile traserĉebla kiel, ekzemple, tiu de UEA (kies enirejo troviĝas ĉe http://katalogo.uea.org/). Aparte interesa, por tiu ĉi lasta, estas la ebleco serĉi en la tuta katalogo, aŭ nur inter tiuj libroj, kiuj disponeblas je la momento de la serĉado.

Ege gravaj, ĉefe pro la kvanto da libroj disponeblaj, estas ankaŭ la libroservoj de la Flandra Esperanto Ligo (http://www.retbutiko.net/), kiu havas ankaŭ interesegan sekcion pri malmultekostaj brokantaĵoj, kaj tiu de SAT-en-Hispanio (http://www.nodo50.org/esperanto/libroservo.htm), kiu specialiĝas pri maldesktrulaj argumentoj (tamen kio hodiaŭ estas dekstro, kaj kio estas maldekstro, kiel sin demandis Giorgio Gaber?) sed ne nur (ŝajne havas ankoraŭ ekzemplerojn de la komiksa libreto de Rat-Man!).

Same kiel IEF, multaj naciaj asocioj havas sian libroservon, kaj kelkfoje indas ilin viziti se oni serĉas malmulte konatajn verkojn; inter ili, mi mencios tiun de la Esperanto Asocio de Britio (http://www.esperanto-gb.org/eab/bookshop-eo.htm) kaj tiun de Esperanto-USA (https://esperantousa.hypermart.net/retbutiko), kvankam tutfacile oni povas trovi la japana, la brazilan, la hungaran ktp.

Kutime, oni povas aĉeti rekte ankaŭ de la eldonejoj, kiuj povas organizi poŝtan sendon. Por Italio, grava rolo ludas Edistudio de Brunetto Casini, kiu en siaj trilingvaj paĝoj (sed la enkonduko por tiu esperantlingva ŝajne estas iom fuŝa) ĉe http://www.edistudio.it/ prezentas sian longdaŭran eldonadon. Aliaj sufiĉe famaj, aŭ almenaŭ bone konataj, estas la ĉeĥa Espero (http://www.espero.sk/?akcia=zmenjazyk&jazyk=EO), de la pro komputilaj kialoj jam de ni konata Peter Balasz, la rusa Impeto (http://impeto.trovu.com/) kaj la german-usona Mondial (http://www.librejo.com/), kiu vendas siajn librojn ankaŭ pere de Amazon.

Parolante pri Amazon, granda profesia vendoservo tute interreta, indas traserĉi ĝian katalogon ĉe http://www.amazon.it. Kaj tiuj, kiuj preferas aukciojn, certe trovos ion ankaŭ ĉe eBay: sufiĉos viziti la paĝon http://www.ebay.it/sch/ebayadvsearch/Libri-e-Riviste_?_sacat=267 kaj elekti ESPERANTO kiel ŝlosilvorto kaj, ĉe Luogo, "mostra solo oggetti" kaj "disponibile per Italia".

Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it