bandiera italiana

Ĝisdatigoj de italmovadaj retejoj

verkita de Daniele BINAGHI, je dimanĉo 29/07/2012
publikigita en la revuo n° 4/89 (luglio - agosto 2012), en la rubriko Inform@diko
Denove, someras. Alia jaro estas preskaŭ pasinta (se ni kalkulas ilin de unu nacia kongreso al la sekva), do ŝajne estas taŭga tempo por reviziti la ĉefajn italajn esperantistajn retejojn, kaj vidi kiel ili fartas kaj kio pliboniĝus; kaj mi ĉi-foje zorgos nur pri la italaj, ĉar aliaj (vidu, ekzemple, la ĵusaperintan artikolon de Libera Folio pri la retejo de UEA, http://www.liberafolio.org/2012/retejo-de-uea-renovigas-malrapide-kaj-sen-plano) ŝajne bone zorgas pri la internaciaj...

http://www.esperanto.it/
La oficiala retejo de IEF, renovigita de Fabio Bettani, nun proponas enhavojn bone katalogitaj kaj organizitaj, kaj al tio aldonas la eblecon legi almenaŭ parton el ili ankaŭ en la lingvo Zamenhofa. La reta aranĝo estas sufiĉe klara, ne tro peza kaj interesa (ekzemple, mi ŝatas la ideon ŝanĝi la malantaŭan fonan bildon, kvankam ŝajne tiu ideo ne disvolviĝis plene en la tuta retejo). Rimarkindas la manko de iu ajn serĉilo, per kiu oni plu facile povus traserĉi la enhavojn de la retejo, precipe ĉar ne ĉio rekte atingeblas de la supra menuo; ekzemple, en la sekcio "fumetti", estis publikigitaj la humorbildoj kreitaj de Grillo, kunlaboranto de tiu ĉi revuo, tamen se oni ne konas la rektan adreson (http://www.esperanto.it/fumetti/) ne tro rapide oni atingos tiun sekcion. Same, malfacile (aŭ tute ne) mi trovas ligilojn al aliaj gravaj retejoj, kiel ekzemple Disvastigo (pri kiu mi skribos pli sube); ne-evidenta ligilo estas tiu menua al "Congresso di Esperanto", kiu tuj katapultas vin al tute alia retejo, kies aranĝo interalie estas tute malsama kaj videble malprofesia.

http://iej.esperanto.it/
La spaco de IEJ en interreto ŝajne ne tro ŝanĝiĝis, ek de nia lasta revua vizito; la argumentoj estas daŭre aktualigitaj, kaj ĉio ŝajnas bone funkcii... gratulojn!

http://esperantoitalia.it/
Male, EsperantoItalia, la retejo kiu naskiĝis antaŭ kelkaj jaroj por enteni ĉion kio rilatis al la itala aktiva movado (do: informoj pri grupoj, renkontiĝoj ktp), estas nun malaperanta: en la ĉefa paĝo aperas mesaĝo, informanta ke LA retejo pri esperanto en Italio estas tiu de IEF kaj ke EsperantoItalian estos baldaŭ fermita. Kvankam mi estas unu el subtenantoj de tio, ĉar mi ĉiam pensis ke havi du retejoj por fakte prezenti la samon estis nur malŝparo da energioj, mi esperas ke ĉio bona, kiu estis kolektita en EsperantoItalia, ne perdiĝos, sed trovos sian spacon en esperanto.it.

http://disvastigo.esperanto.it/
Disvastigo ĉiam havis interesajn enhavojn, sed ĝia aranĝo (aŭ interreta stilo, se oni preferas gin nomi tiel) estis iom naiva... Nun vere bona laboro estis farita, kaj la nova paĝaro aperas profesia same kiel la enhavoj... Profesia, sed ne perfekta (almenaŭ, ne ankoraŭ... kuraĝiga komento!): en la menuo, ekzemple, ne kompreneblas kial "Prima pagina" fakte ne troviĝas en la unua posicio... Sed saĵne temas pri stultaĵetoj, ĉar la retejo mem estas facile traesplorebla, plenplena da novaĵoj kaj informoj el la esperantista mondo. Nur unu komento pri io kio, laŭ mi, sufiĉe gravas: neniu enhavero estas tradukita en la lingvon internacian, kaj verŝajne la plej gravaj informoj pri la movado en Italio devus esti disponigitaj al samideanoj el aliaj landoj... Iom pli da laboro por la redakcio, kiu prenis sur ŝiajn ŝultrojn la taskon daŭrigi la laboron de Giorgio Bronzetti, la fondinto de Disvastigo.

Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it