bandiera italiana

Pepi kiel birdoj en interreto

verkita de Daniele BINAGHI, je lundo 10/12/2012
publikigita en la revuo n° 6/89 (novembre - dicembre 2012), en la rubriko Inform@diko
Ankaŭ la Papo pepos. Ne, ne temas pri langrompaĵo, kvankam certe ripeti ĝin multfoje kaj rapide donus interesajn rezultojn; fakte, temas pri novaĵo, kiu simple diras ke ankaŭ la Vatikano decidis ke la tempo venis por eniri tiujn socia-retajn servojn, kiuj jam estas uzitaj de milionoj da homoj. Twitter (kutime esperantigita al Tvitero aŭ Tŭitero) estas unu el tiuj, kaj ĝuste per ĝi baldaŭ la Papo pepos.
Blogadeta servo, ebligas al uzantoj sendi ĝisdatigojn (aŭ tweets – "pepaĵoj" – tekst-mesaĝoj, kiuj enhavas 140 signojn maksimume) al la Twitter-retejo, per servo de mallongaj mesaĝoj (ekz. per poŝtelefono), tujmesaĝilo aŭ alia programo. Ĝisdatigoj aperas en paĝo de profilo de la uzanto kaj samtempe estas senditaj al aliaj uzantoj, kiuj abonis por ricevi ilin, kvankam la sendanto povas limigi ricevantojn nur al siaj amikoj; uzantoj ricevas la ĝisdatigojn per Twitter-retejo, tujmesaĝilo, SMS, RSS, retadreso aŭ per programo.

Kial vi pepas, Papo?
Ekzistas multe da kialoj por aliĝi al Twitter, kaj aŭdigi sian voĉon tra la mondo. Sed, esence, temas pri varbado, ne gravas ĉu persona aŭ komerca aŭ organiza aŭ novaĵa: oni simple enmetas la informon en la reto, kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas, ĝin ricevos (aŭ trovos). Kaj la ebleco pepi per poŝtelefono, simple sendante sms-on, donas al ĉiuj, eĉ tiuj kiuj ne havas retaliron ĉe sia telefono, eblecon ĝisdatigi informojn (ĝuste pro tio Twitter estis unu el la sistemoj per kiuj homoj komunikis inter si dum la tielnomata "araba primtempo"). Do, temas pri ege interesa ilo por esperantistoj, kaj unuopaj kaj grupaj kaj asociaj.
Iom ofta kaj taŭga metaforo pri Twitter estas tiu de la placo. Imagu, ke Twitter estas placo plenplena da homoj (nekonatuloj, gravuloj, kompaniaj reprezentantoj, de ajna raso, aĝo, religio, nacio, kulturo), en kiu abrupte vi ektroviĝas. Komence, vi sentos sufiĉe senorienta: multe da bruo, amaso da homoj kiuj parolas malsamajn lingvojn samtempe, multaj konversacioj, iuj kvietaj kaj aliaj pli frenezaj; vi trovos eĉ iujn kiuj silentas, aliajn kiuj parolas en grupoj, en paroj, kelkaj eĉ parolas por si mem. Post la komenca impulso forfuĝi, vi provas enfokusigi kelkajn konversaciojn en via regiono, provas kapti vortojn kaj konceptojn; verŝajne, vi trovos kelkan temon kiu interesas vin, kaj timeme vi alproksimiĝos. Vi povus aŭskulti pasive, kompreneble, aŭ provi aliĝi la konversacion...

Kiel auskulti pepaĵojn
Por sekvi kaj auskulti pepaĵojn, oni nepre devas enregistriĝi. Sed tio tute facilas: de la ĉefa paĝo (https://www.twitter.com/), kie oni povas elekti sian lingvon (sed ne esperanton, bedaŭrinde), oni enmetas sian nomon, retadreson kaj la pasvorton ke oni deziras uzi, kaj preskaŭ tuj ĉio estos preta. Do, denove de la hejma paĝo, oni simple enmetu sian retadreson kaj pasvorton, kaj jen vi en la placo!
Per serĉilo, atingebla en la supra parto de la paĝo, vi povos trovi pepaĵojn kiuj inkluzivas, ekzemple, la vorton "esperanto"; se oni deziras vidi la uzantojn, kiuj havas tiun vorton en sia nomo, aŭ la bildojn aŭ filmojn, kiuj estas konektitaj al tiu vorto, oni simple alklaku la ligilojn, kiuj troviĝas maldekstre en la paĝo.
Kiam vi estos trovinta ion interesan, indas esplori iom pli, kaj verŝajne aboni la kanalon de la pepanto, por ricevi ties aktualaĵojn (eblas ĉiumomente malaboni, do ne timu ke vi pereos sub amaso da birdkrioj); por tion fari, simple alklaku la butonon kun la birdeta bildo.

Kiel auskultigi pepaĵojn
Kaj por pepi? Tio ankaŭ ege facilas: simple alklaku la pluman skribilon, kaj elmetu vian krion. Sed memoru ke la maksmimuma longeco estos 140 literoj, spacoj inkluzivitaj; kaj ke ĉiam indas ne uzi pli ol 100-110, ĉar se iu homo deziros plupepi vian krion, estos ebleco por ke via nomo estu aldonita, donante pli da varbado al via propra pepkanalo. Pro la sama kialo, kutime oni konsilas ne elekti tro longan uzantnomon, enregistriĝante.
Se oni deziras uzi sian poŝtelefonon por pepi, la afero ne tro plimlafacilas: en la agorda paĝo, oni simple sekvu la taŭgajn instrukciojn kaj tuj oni povos forgesi pri sia komputilo... ne tro longe, tamen.

Finfine, por komenci
Jen kelkaj pepantoj, kiuj povus interesi al italaj samideanoj:
- IEF: pepadreso @esperantoitalia, retadreso https://twitter.com/esperantoitalia
- LERNU: pepadreso @lernu, retadreso https://twitter.com/lernu
- DISVASTIGO: pepadreso @Disvastigo, retadreso https://twitter.com/Disvastigo
- ERA: pepadreso @eraonlus, retadreso https://twitter.com/eraonlus

Aldonu vian komenton:

info
info
info
info
captcha

L'esperanto © Itala Esperanto-Federacio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
FEI - via Villoresi, 38 - 20143 MILANO - Italio - telefono/telekopiilo: +39 02 58100857 - www.esperanto.it