Nota: quella che segue è una delle letture aggiuntive e facoltative in lingua esperanto a disposizione dei corsisti KIREK, per accompagnare le lezioni del corso, tenendo conto delle conoscenze grammaticali raggiunte e del vocabolario memorizzato. Le eventuali parole sottolineate forniscono ulteriori spiegazioni e chiarimenti, quando sfiorate dal puntatore del mouse.

Buona lettura!

Ek al saŭno!

Se vi foje vizitos Finnlandon, vi ne povos ne iri en saŭnon, ĉar iu amiko certe invitos vin. Sed ĉu vi scias, kio atendas vin? En iuj lokoj oni eĉ donas diplomojn al eksterlandanoj, kiuj kuraĝas saŭn-umi. Tio amuzas la finnlandanojn, por kiuj la saŭnumado estas kutimo, kvankam ĝi ĉiam estas ankaŭ festo. Sed kio estas finfine saŭnumado?

En malvarma lando, antaŭ la malkovro de elektro kaj aliaj modernaj agrabligaĵoj, oni ne povis sin senvesti aŭ lavi ie ajn, sen ke oni malvarm-umiĝis aŭ suferis. Tial oni kutimis konstrui dometon el ligno, kaj grandegan fajrejon el ŝtonoj en la dometo. Kiam la fajro brulis en la fajrejo dum pluraj horoj, ĝi igis la ŝtonojn ege varmaj, tiel ke akvo sur ili bolis, kaj en apudaj ujoj same varmiĝis akvo. La fumo de la fajrejo ne eliris, sed restis en la dometo ĝis la fino de la varmigado. La muroj, plafono kaj seĝoj - ĉio fariĝis varmega kaj brile nigra. Ĉio por ĉiam ekhavis la odoron de fumo, kiu tute ne estas malbona odoro. En tia varmega dometo (70-100 °C) oni povis lavi la tutan korpon, naski infanojn, kuraci, fumaĵi viandon kaj fari multon alian. sed por modernaj homoj tia fuma kaj nigra loko ne plu estas praktika.

Nuntempe oni banas sin en malgranda ligna ĉambreto, kiun oni varmigas per elektro aŭ fajro. La fumo eliras el la ĉambro. En unu angulo estas brule varmaj ŝtonoj. Oni kuŝas aŭ sidas en la varmo sur longa ligna sidejo, kaj ripozas multe da tempo. Oni kutime lavas sin en apuda ĉambreto, aŭ se estas lago, maro aŭ rivero proksime, oni somere ŝatas naĝi post la saŭnumado. Oni povas saŭnumi ankaŭ en publikaj saŭnoj, kiuj havas grandan naĝejon. ekzistas aŭ apartaj saŭnoj, aŭ specialaj horoj por viroj, virinoj kaj familioj aparte. En la saŭnon oni ĉiam iras sen vestoj, sed por la naĝejo oni plej ofte vestas sin per ban-kostumo, se ĉeestas ne-familianoj.

En Finnlando oni konstruas ankaŭ malgrandajn saŭnojn, aparte por ĉiu familio en urbaj domoj. Oni povas saŭnumi en tendo aŭ en ruldomo aŭ eĉ sub la neĝo. Preskaŭ ĉiu familio havas propran saŭnon. Ankaŭ infanojn oni lavas en la saŭno, ekde la aĝo de nur kelkaj tagoj. Laŭ la finnlandanoj, saŭno estas unu el la plej grandaj bonaĵoj en la vivo, kaj tial ili invitas - sed ne devigas! - siajn gastojn al la saŭno. Saŭnumado havas tre bonan efikon al la sano. Nur unu konsilo: Ne iru en la saŭnon kun botelo! Kunigi alkoholon kun saŭno kaj naĝado estas danĝere.


La plej ĝentila preĝo en la mondo:
- Venu Dio, la saŭno pretas.
[Eeva Kilpi, finna verkistino]

El revuo "Kontakto". n-ro 165 (1998:3)

© Daniele Binaghi. Tutti i diritti riservati | Immagini di Grillo | Disegno di TEMPLATED