Percorso: Ĉefpaĝo » Centro por Esperanto kaj Interkultura
  Centro por Esperanto kaj Interkulturo

Centro por Esperanto kaj Interkulturo Centro di Esperanto e Intercultura / Centro por Esperanto kaj Interkulturo aktivas ekde januaro 2012 en Mazaro de l' Valo (Mazara del Vallo), en la insulo Sicilio.

Niaj agadoj:
  • Kursoj kaj seminaroj pri interkulturo, kun instruistoj el ekster Mazaro
  • Kursoj kaj seminaroj pri Esperanto, per la helpo de volontulaj esperantistoj oficantaj ĉe CEI
  • Kunvenoj pri Esperanto en la lernejoj de Mazaro kaj ĉirkaŭaĵoj, kunlabore kun ties estroj
  • Internacinivelaj kunvenoj kaj renkontiĝoj en Esperanto
  • Antaŭenpuŝo de Mazaro kiel kulturan nabon de Esperanto en la tuta Mediteranea Maro
Ĉu vi parolas Esperanton, loĝas en eŭropa lando (escepte de Italio) kaj ŝatus veni al Mazaro por instrui nian lingvo, kadre de la eŭropa programo LLP Grundtvig? Pluinformiĝu ĉi tie.

Vidu ankaŭ nian paĝon en Vizaĝlibro: alklaku ĉi tie!

  Kiel subteni la Centron por Esperanto kaj Interkulturo   

   Eblas subteni la agadojn de CEI per laŭvola donaco. Alklaku la bildeton ĉi-maldekstre por aliri la tiucelan formularon en la retejo PayPal.

CEI-ejo estas en strato Giotto 23, 91026 Mazara del Vallo (TP).

Federazione Esperantista Italiana
via Villoresi 38, 20143 Milano · C.F. 80095770014 · Contatti & crediti

Facebook   Twitter   YouTube